Batthyány tér (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batthyány tér
La subtera kajo
La subtera kajo
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 30′ 23″ N, 19° 2′ 20″ O (mapo)47.50630619.03896Koordinatoj: 47° 30′ 23″ N, 19° 2′ 20″ O (mapo)
Batthyány tér (Budapeŝto)
Batthyány tér (Budapeŝto)
DEC
Batthyány tér
Batthyány tér
Batthyány tér
Situo de Batthyány tér
Map
Batthyány tér
Ecoj
Tipo subtera
Kajoj 1 insula
Historio
Malfermo 1972
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Kossuth Lajos tér Széll Kálmán tér
vdr

La Batthyány tér (=placo Batthyány) [batjAnji] estas grava metrostacio en Budapeŝto. La nomo venis de la placo, kiu estis nomumita pri la unua sendependa ĉefministro Lajos Batthyány.

La tersurfaca domo por la subirejo

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1950 oni komencis konstrui la 2-an metrolinion en Budapeŝto, tie estis la plej seriozaj laboroj, ĉar ĉi tie la tunelo alvenas el sub la Danubo. Post jaroj pro financaj problemoj la konstruado paŭzis, nur en la sekva jardeko komenciĝis denove la konstruado. Oni konstruis ankaŭ subirejon sub la placo, eĉ la interurba tramo ekde Margit-ponto kuris sub la terkrusto ĝis la subirejo. La unua itinero (sen Batthyány tér) estis inaŭgurita en 1970, sed post du jaroj jam la plena linio funkciis. En 2005 plenaj renovigaj laboroj okazis, tiam oni konstruis la kvaran rulŝtuparon. Ĝis 2012 la vagonoj devenis el Sovetunio, poste oni ŝanĝis ilin al pli modernaj vagonoj de Alstom, kiuj trafikas sen ŝoforoj. En 2013 pro inundo de Danubo kelkajn tagojn la stacio ne funkciis, la vagonoj trairis senhalte.

Stacio[redakti | redakti fonton]

La metrostacio estas simpla domo en mezo de la placo, interne rulŝtuparoj faras kontaktojn kun la subirejo, sed estas ankaŭ simplaj ŝtuparoj en la placo al la subirejo. En la subirejo funkcias kelke da vendejetoj, 2 larĝaj mallongaj koridoroj al la interurba tramo al Szentendre, fine la unusola enirejo al la metroo. Tie funkcias 4 rulŝtuparoj al la subtera kajo.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

Placo Batthyány estas grava trafika nodo apud la Danubo, tial la metrostacio havas grandan trafikon. Estas kontaktoj al tramoj, aŭtobusoj, ŝipoj, interurba tramo. En la placo funkcias granda vendejo pri nutraĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]