Beŝtereko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beŝtereko
rivero
Bazaj informoj
Longeco 42,2 km
Akvokolekta areo 86,3 km²
Averaĝa trafluo 0,138 m³/s
Fluo
Fonto Nordaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo
Enfluejo Zujo
Geografio
Landoj Ukrainio
vdr

Beŝtereko (ruse Бештерек, ukraine Бештерек, krime-tatare Beş Terek) estas rivero en Krimeo, la plej granda alfluanto de la rivero Zujo.

Karakterizo[redakti | redakti fonton]

La rivero komenciĝas sur la nordaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo el la fonto, situanta ĉ. 760 metrojn super la marnivelo. Fluante norden la rivero formas la samnoman (Beŝterekan) valon, en kiu situas kelkaj vilaĝoj de la Mazanka kaj Donska komunumoj de la Simferopola distrikto. Apud la vilaĝo Klenovko Beŝtereko alfluas (de la maldekstra flanko) la riveron Zujo.

La longo de la rivero estas 42,2 km., la areo de la akvobaseno egalas al 86,3 km²[1]. Same kiel multaj krimeaj riveroj, Beŝtereko estas karakterizata de malalta akvonivelo somere kaj alta akvonivelo vintre-printempe. Somere kaj aŭtune la malsupraj partoj de la rivero ege sekiĝas; ofte la akvoj eĉ ne atingas la river-buŝon. La akvoj de la rivero estas uzataj por irigacio, sed iuj signifaj akvorezervujoj kaj digoj sur la rivero mankas.

La nomo de la rivero havas krime-tataran originon kaj signifas laŭvorte «kvin arboj».

En la valo de Beŝtereko apud la vilaĝo Mazanko troviĝas bone esplorita setlejo de paleolitikaj homoj (la t. n. «Lupa groto»)[2][3], kiu, tamen, nun estas tute ne prizorgata.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj pri Beŝtereko en la paĝaro de la ministerio pri akvomastrumado de ARK (ruse). vodhoz.crimea.ua. Arkivita el la originalo je 2013-08-24. Alirita 2013-10-27.
  2. Lupa groto (ruse). crimea.ru. Alirita 2013-10-27.
  3. Oleg Isajenko (2011-03-28). Lupa groto (ruse). crimeanblog.blogspot.com. Alirita 2013-10-27.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]