Okcidenta Bulganako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidenta Bulganako
La fluejo de la rivero apud la vilaĝo Kamiŝinko
La fluejo de la rivero apud la vilaĝo Kamiŝinko
rivero
Bazaj informoj
Longeco 52 km
Akvokolekta areo 180 km²
Averaĝa trafluo 0,05 m³/s
Fluo
Fonto Apud Simferopolo
Enfluejo Kalamita golfo de la Nigra maro
Geografio
Landoj Ukrainio
vdr
Ekzistas ankaŭ rivero Orienta Bulganako.

Okcidenta Bulganako (ruse Западный Булганак, ukraine Західний Булганак, krime-tatare Ğarbiy Bulğanaq; ofte oni nomas la riveron simple Bulganako) estas malmultakva rivero en la okcidenta parto de la Krimea duoninsulo. La nomo de la rivero havas krime-tataran devenon.

Karakterizo[redakti | redakti fonton]

La rivero estas sufiĉe malmultakva; ĝi ne havas iujn signifajn alfluantojn kaj estas nutrata ĉefe per pluvoj kaj neĝoj. Ĝiaj fontoj situas apud la sudaj partoj de Simferopolo sur la nord-okcidentaj deklivoj de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro. La rivero fluas okcidenten, alfluante la Kalamitan golfon de la Nigra maro apud la vilaĝo Beregovo. La longo de la rivero estas 52 km.[1] (laŭ la aliaj pritaksoj — 49 km.[2]), la areo de la akvobaseno — 180 km²[1], la jaraveraĝa akvokvanto estas ĉ. 0,05 m³/s[2] (ekzaktaj mezuroj, faritaj ĉe la vilaĝo Kamiŝinko, egalas al 0,047 m³/s por la jaraveraĝa akvokvanto kaj 9,42 m³/s por la maksimuma[1]).

La rivero fluas sur la teritorioj de la Simferopola kaj Baĥĉisaraja distriktoj. La akvoj de la rivero estas aktive uzataj por irigacio, sur ĝia fluejo estas aranĝitaj multaj negrandaj akvorezervujoj, tial en sia malsupra fluo (post la vilaĝo Kolĉugino) la rivero sekas dum la pli granda parto de la jaro.

La valo de Okcidenta Bulganako estas konsiderata kiel limo inter la montara kaj stepa partoj de okcidenta Krimeo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la arkeologiaj esploroj la valo de Okcidenta Bulganako estis loĝata jam en la 9a jc a. K. (verŝajnas, ke tiam la rivero estis signife pli multakva). En la valo de la rivero apud la vilaĝo Poĵarsko situas antikva Bulganaka setlejo (2a jc a.K. — 3a jc p.K.), iam loĝata de skitoj kaj nomita laŭ la nomo de la rivero[3][4].

En la valo de la rivero apud la vilaĝo Vodno situas bela vidindaĵo «Ploranta roko»[5][6], kiu estis deklarita kiel loke grava rezervejo en 1988[7].

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Ju. I. Ŝutov. La akvoj de Krimeo — Naskita en montaro (ruse). onixtour.com.ua. Arkivita el la originalo je 2013-02-04. Alirita 2013-12-08.
  2. 2,0 2,1 A. N. Oliferov, Z. V. Timĉenko. La riveroj de nord-okcidentaj deklivoj de la Krimea montaro (ruse). koechto-o.narod.ru. Arkivita el la originalo je 2015-06-29. Alirita 2013-12-08.
  3. N. I. Ĥrapunov. Bulganak (ruse). chersonesos.org. Alirita 2013-12-08.
  4. Bulganaka setlejo (ruse). aipetri.info (2011-04-02). Alirita 2013-12-08.
  5. M. Reznikova (2011-11-24). Kiam la ŝtonoj ploras (ruse). e-crimea.info. Arkivita el la originalo je 2013-12-13. Alirita 2013-12-08.
  6. Ploranta roko (ruse). aipetri.info (2011-04-02). Alirita 2013-12-08.
  7. Ploranta roko (ruse). alleya.info. Alirita 2013-12-08.[rompita ligilo]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]