Beavar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beavar
urbo
Administrado
Poŝtkodo 305901
Demografio
Loĝantaro 151 472  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 26° 6′ N, 74° 19′ O (mapo)26.10111111111174.320277777778Koordinatoj: 26° 6′ N, 74° 19′ O (mapo) [+]
Alto 439 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Beavar (Raĝastano)
Beavar (Raĝastano)
DEC
Beavar
Beavar
Situo de Beavar
Beavar (Barato)
Beavar (Barato)
DEC
Beavar
Beavar
Situo de Beavar

Map

vdr

Beavar, laŭ (hindie ब्यावर) estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en subŝtato Raĝastano, en distrikto de Aĝmer.

Saluttabulo

Demografio[redakti | redakti fonton]

Beavar havis populacion de 181 384 en 2021 kun legopovo 64%, pli alte, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Beavar situas sur malaltaj montoj 439 metrojn super la marnivelo. Distrikta sidejo Aĝmer troviĝas 51, Bhilvara 90, Pali (Raĝastano) 105, Ĝodpur 131, Tonk (Raĝastano) 147, Bundi 153, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 173, tutlanda ĉefurbo Delhio 402, Mumbajo 808, Kolkato 1477 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Beavar estis fondita fare de brita kolonelo en 1836, pli frue nur vilaĝo estis tie. Post fondo la urbo estis armea bazo kaj distrikta sidejo en brito Hindio. En tiu regiono furiozaj triboj vivis kaj la britoj povis ilin venki nur longaj bataloj. Tial la britoj konstruis defendan muron. Poste dum la pacaj tempoj la urbo kreskis kaj prosperis rapide pro ĝia avantaĝa pozicio inter Udaipur kaj Ĝodpur.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Beavar estas grava centro de komerco, precipe en krudkotonoj. Menciindas ankaŭ la industrio en diversaj branĉoj, tamen la urbego estas la plej granda produktanto de cementoj en norda Barato. La areo kuŝas en mineralriĉa regiono havanta kvarcojn, asbestojn, magnezitojn, kalkŝtonojn, glimojn, granitojn kaj similajn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Beavar la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj en:Rajasthani languages.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Beavar estas hejmo de pluraj altlernejoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Beavar plejparto de la populacio estas hinduoj (86%), krome islamanoj (8%), ĝajnistoj (5%) kaj aliaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Beavar jare pluvas averaĝe ĉirkaŭ 245 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj nur apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-34 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Beavar havas trairan fervojan linion. Alvenas ankaŭ 7 vojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝodpur.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Beavar estas naskiĝloko de la skota matematikisto en:Duncan Sommerville.

Fontoj[redakti | redakti fonton]