Bundi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Bundi
Larĝa panoramo en Bundi
Bundi
urbo
Administrado
Poŝtkodo 323001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 103 286  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 26′ N, 75° 38′ O (mapo)25.43833333333375.637222222222Koordinatoj: 25° 26′ N, 75° 38′ O (mapo) [+]
Alto 268 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bundi (Raĝastano)
Bundi (Raĝastano)
DEC
Bundi
Bundi
Situo de Bundi
Bundi (Barato)
Bundi (Barato)
DEC
Bundi
Bundi
Situo de Bundi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bundi [+]
vdr

Bundi (hindie बूंदी) estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Vojo en Bundi

Demografio[redakti | redakti fonton]

Bundi havis populacion de 103 286 en 2020 kun legopovo de 67%, pli alte ol la landaveraĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bundi situas 268 metrojn super la marnivelo en valo inter montoj de Aravali-Montaro. Kota (Raĝastano) troviĝas 34, Tonk (Raĝastano) 81, Baran (Barato) 94, Savai Madhopur 96, Bhilvara 103, Ĉitorgar 121, Beavar 153, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 166 (voje 210), Ŝivpuri 202, tutlanda ĉefurbo Delhio 388, Mumbajo 776, Kolkato 1331 kilometrojn (aere) [1].

Palaco en Bundi

Historio[redakti | redakti fonton]

En la antikvaj tempoj la areo estis loĝita fare de diversaj lokaj triboj. Bundi laŭdire derivas sian nomon de iama tribviro. En 1342 oni establis princan ŝtaton kun la samnoma ĉefurbo. La municipa statuso alvenis en 2012.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bundi estas la metia kaj komerca centro en la agrikultura kampo. Ekde la 1970-aj jaroj la serva sektoro kaj la turismo ludis specifan rolon en la urba ekonomia vivo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Bundi la oficiala lingvo estas la hindia, sed estas akceptata la en:Harauti language.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj de Bundi konsistas el hinduoj (74%), muslimoj (21,5%), ĝajnistoj (3%), sikoj (1%).

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Bundi la vetero ĝenerale estas varma kaj senpluva. La vintra sezono daŭras de mezo de novembro ĝis februaro kaj somera sezono daŭras de marto ĝis mezo de junio. La periodo de mezo de junio ĝis septembro estas la musonsezono. Jare pluvas averaĝe ĉirkaŭ 800 mm, la jara averaĝa temperaturo estas 26 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bundi havas trairan ĉefvojon, krome kuras al la urbego kvar aliaj vojoj. Stacidomo de Bundi situas rande laŭ fervoja linio Kota-Ĉitorgar. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝodpur.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans