Bernard Le Bouyer de Fontenelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bernard de Fontenelle)
Bernard Le Bouyer de Fontenelle
Persona informo
Bernard Le Bouyer de Fontenelle
Naskiĝo 11-an de februaro 1657 (1657-02-11)
en Rueno
Morto 9-an de januaro 1757 (1757-01-09) (99-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Preĝejo de Sankta Roĥo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Pierre-Corneille vd
Familio
Parencoj Pierre Corneille • Thomas Corneille vd
Profesio
Okupo filozofo • poeto • verkistodramaturgo • satiristo • libretisto • matematikisto • advokato • religiosciencisto • astronomo vd
Laborkampo filozofioliteraturoreligiosciencoFranclingva literaturoastronomio vd
Aktiva en Parizo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernard Le Bouyer de FONTENELLE (naskiĝinta la 11-an de februaro 1657 en Rueno, mortinta la 9-an de januaro 1757 en Parizo) estis franca verkisto. Li estis la nevo de Corneille.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komence li studis jursciencojn sed baldaŭ ekdediĉis sin al la literaturo. en 1691 li iĝis membro de la Franca Akademio kaj en 1691 daŭra sekretario de la Akademio de la sciencoj.

Éléments de la géométrie de l'infini, 1727

Havante nek kreivan talenton nek intelekton elstaran li skribis amason da verkoj retorikaj, historiaj, filozofiaj, sciencaj tiutempe furoraj: pro la stilo eleganta ili ofte legitis. Poste ili forgesitis grandparte. Inter la plej konataj prozaĵoj mencieblas:

  • Dialogues des mort, laŭ la maniero de Lukiano (1683)
  • Entretiens sur la pluralité des mondes, multe legita libro kie Fontenelle strebas popularigi sciencojn (1686)
  • Histoire des oracles (1686)
  • Histoire de l'Académie des sciences kaj Éloges des académiciens (1708 resp. 1719): per la laste menciita libro Fontenelle iĝis eble kreinto de modernaj akademiaj laŭdegparoladoj

Liaj kompletaj verkoj eldoniĝis unuafoje en 1758 en Parizo en 11 volumoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 752-753, kio legeblas interrete tie ĉi.