Birjano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birjano prezentata kun barataj pladoj

Birjano (arabe/urdue: بریانی, bengale: বিরিয়ানি, hindie: बिरयानी, panĝabe: ਬਿਰਯਾਨੀ, malajale: ബിരിയാണി, sinhale: බුරියානි, tamile: பிரியாணி, telugue: బిర్యాని) estas riz-bazita plado kun spicoj, rizo (kutime la varianto Basmatio) kaj kokidaĵo, ŝafaĵo, fiŝaĵo, ovoj, aŭ legomoj.

La nomo devenas de la persa vorto beryā(n) (بریان) [berjaan] kiu signifas ion fritita aŭ rostita. Oni portis ĝin al Barato fare de islamaj vojaĝantoj kaj komercistoj de Persio. Ĝi estis populara plado en la kuirejo de la mogalaj imperiestroj. Ĝi nun estas grava parto de la sudazia kuirarto.

La eroj de la birjano inkluzivas jenajn: la gio, muskato, nigra pipro, kariofilo, kardamomo, cinamo, cinamaj folioj, kultiva koriandro, mento, zingibro, cepo, kaj ajlo. La altkostaj birjanoj inkluzivas la safranon. Por la nevegeterano, la ĉefaj viandoj estas la bovaĵo, kokidaĵo, kapraĵo, ŝafaĵo, fiŝaĵo aŭ salikokoj. Oni prezentas la pladon kun raita, kareaĵo, melongenaĵo, boligita ovo, kaj salato.

Sinda Birjano

La diferenco inter birjano kaj pilafo estas, ke oni kuiras ĉion en la pilafo kune. Sed en la birjano, oni kuiras la rizon kun la spicoj aparte de la legoma aŭ vianda saŭco. Oni poste kunigas la rizon kaj la saŭcon. En bone farita birjano, la plado estas pli-malpli seka. La rizgrenoj restas apartaj, malsame al rizoto, en kiu la rizo estas kremece malseka.