Black Panther (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Black Panther (film))
Black Panther
filmo
Originala titolo Black Panther
Originala lingvo usona angla lingvo
Kina aperdato 15 feb. 2018, 15 feb. 2018, 25 apr. 2018, 14 feb. 2018
Ĝenro superheroa filmo, agfilmo, aventura filmo, sciencfikcia filmo
Kameraado Rachel Morrison
Reĝisoro(j) Ryan Coogler
Produktisto(j) Kevin Feige
Scenaro Joe Robert Cole • Ryan Coogler
Filmita en Pinewood Atlanta Studios • Atlanta • Pusano • Rwenzori Mountains National Park • Nacia Parko Buindi-Ĝanĝalo
Loko de rakonto Oakland • Wakanda • LondonoPusanoVieno
Muziko de Ludwig Göransson • Kendrick Lamar
Rolantoj Chadwick Boseman • Michael B. Jordan • Lupita Nyong'o • Danai Gurira • Winston Duke • Andy Serkis • Forest Whitaker • Florence Kasumba • Daniel Kaluuya • Letitia Wright • Angela Bassett • Sterling K. Brown • John Kani • Atandwa Kani • Martin Freeman • Sebastian Stan • Stan Lee • David S. Lee • Nabiyah Be • Isaach de Bankolé • Connie Chiume • Dorothy Steel • Danny Sapani • Sydelle Noel • Marija Juliette Abney • Janeshia Adams-Ginyard • Maria Hippolyte • Marie Mouroum • Jénel Stevens • Zola Williams • Sope Aluko • Ashton Tyler • Denzel Whitaker • Christine Hollingsworth • Shaunette Renée Wilson • Lucy Hockings • Bambadjan Bamba • Roland Kilumbu • Jermaine Holt • Dominique Elijah Smith • Jalil Jay Lynch • Vaughndio Forbes • Sasha Morfaw • Alexis Louder • Francesca Faridany • Mark Ashworth • Seth Carr • Jeremy Sample • Chad Crumley • Alexis Rhee • Danny Chung • Liz Elkins Newcomer • Tony Sears • Alex Riley Hughes • Clifford Gay • Shamel Heath • De'Jon Watts • Alex Hibbert • Abraham Clinkscales • Thabo Moropane • Zani Mogodi • Zenzi Williams
Produktinta firmao Marvel Studios
Honorigoj Saturn Award for Best Comic-to-Film Motion Picture • Saturn Award for Best Supporting Actress • MTV Movie Award for Best Villain • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr
Masajaj-virinoj de Kenjo inspiris ĉirkaŭ 80% de la dezajno de Dora Milaje, teamo de fikciaj virinaj roluloj, kiuj servas kiel specialcelaj fortoj por la fikcia afrika nacio Wakanda, situanta en subsahara Afriko kaj hejmo de la nigrula komiksalibra superheroo (Nigra Pantero). Wakanda estas fikcia afrika nacio en la usona komiksa libroserio Black Panther de eldonejo Marvel.

Black Panther (Nigra Pantero) estas usona filmo el la jaro 2018 kun afro-futureca superheroo, surbaze de la samnoma desegnofilmo de Marvel Comics, produktita de Marvel Studios kaj distribuita de Walt Disney Studios Motion Pictures. Ĝi estas la dekoka filmo de la Marvel Cinematic Universe (MCU) kaj estas la unua Marvel-filmo havanta kaj precipe nigran rolantaron kaj nigran reĝisoron.

Chadwick Boseman kiu ludis la rolon de la heroo en Black Panther ĉe la usona filmfestivalo de Deauville, Francio, en 2014. C. Boseman naskiĝis en novembro 1976 kaj mortis en aŭgusto 2020)[1]

Multaj kritikantoj konsideris ĝin esti unu el la plej bonaj filmoj, kiu krome sukcesis atingi unu el la plej altaj vendosukcesoj en la nordamerika kinematografia historio. La filmo ricevis ankaŭ multegajn filmpremiojn.

La filmon reĝisoris Ryan Coogler, kiu verkis la scenaron kun la ĉefrolantoj Joe Robert Cole kaj Chadwick Boseman (kiel Nigra Pantero). La filmo Black Panther estas celebrado de la nigrula kulturo kaj heredaĵo[2] kaj faras plurajn referencojn al la principoj de la afrika Ubuntu-filozofio de pardono, bonfarado kaj unueco.

Antaŭ miloj da jaroj, kvin afrikaj tribaj militoj pro meteorito enhavanta la metalon vibranium, fikicia metalo. Unu batalanto enstomakigas "koro-formitan herbon" influita de la metalo kaj akiras superhomajn kapablecojn, fariĝanta la unua "Nigra Pantero". Li unuigas ĉiujn escepte de la Jabari Tribo por krei la nacion de Wakanda, en Esperanto Vakando.

La ĉefurbo Wakanda (Birnin Zana) povus oferti alternativon por prezenti kiel estontaj urboj povus esti en Afriko[3]. Jam ekzistas multaj iniciatoj pri inteligentaj urboj en Afriko[4]. Akon City, laŭplana urbo en Senegalo, estas inspirita de la ĉefurbo de Wakanda[5], [50] kaj ekzistas multaj ekologiaj urboj, kiuj aperas tra Afriko[6].

Produktado[redakti | redakti fonton]

'Wakandan', fikcia lingvo[redakti | redakti fonton]

La filmo enkondukis la vakandan (en: wakandan), fikcian lingvon bazitan sur la kosa lingvo. Aktoro John Kani, kiu portretas la fikcian karakteron T'Chaka, patro de Shuri, la princino de la fikcia afrika reĝlando Wakanda kaj fratino de T'Challa, kiu estas la reĝo de Wakanda kaj la Nigra Pantero, titolo kaj rango donita al la plej grava estro de la nacio ĉar li estas la reĝo kaj protektanto de la fikcia lando. T'Chaka instruis la vakandan al aktoro Chadwick Boseman | en.wikipedia | kiu ludis la rolon de la ankaŭ kultura heroo[7] en Nigra Pantero kaj estis unu el la ĉefrolantoj en la filmo Captain America: Civil War. Ankaŭ aliaj aktoroj kiuj reprezentis 'vakandanojn' en la filmo Black Panther lernis la lingvon, kun la filmdirektoro Ryan Coogler, faranta la uzon de la lingvo "prioritaton... tiom multe kiel eblas". Coogler provis prezenti la kosan lingvon "en natura kaj aŭtentika situacioj", kiel en situacioj kiam multobla 'vakandanojn' parolis ĝin en la ĉeesto de gojoj [tiuj kiuj ne naskis en iu nacio] kaj dezirintus diri ion, kion ili ne komprenus. Filo de John Kani Atandwa servis kiel dialekta trejnisto en la filmo kune kun lia patro.

Dezajno[redakti | redakti fonton]

La filmo estas historia ŝanco prezenti nigran superheroon en epoko kiam afrik-usonanoj estas asertantaj siajn identecojn. Estis grava enradikigi la filmon en la realaj kulturoj de Afriko, kun la filmreĝisoroj kiuj konsultas fakulojn pri la regiono de Afriko kie oni supozas ke la fikcia reĝlando Wakanda ekzistis[8], tiel enradikiĝanta la filmon "unue en realaĵo kaj de tie ekkonstruante ĝin eksteren"[1]. La vizio de filmdirektoro Coogler por Wakanda estis inspirita de Lesoto, lando kiu historie estis " enklavo, kapabla protekti ties sendependecon pro ties tereno" kaj estis nur milde koloniita de la britoj[9][10], Coogler komparis la rarecon de vibranium (fikcia erco en Wakanda) ekzistanta nur en Wakanda al la vera erco koltano kiu povas preskaŭ nur esti trovita en Kongo[11]. Li deziris ke Wakanda sentas kiel vera lando kun multaj malsamaj triboj. Li volis ke la reĝlando Wakana aspektu futurece kiu ne similu al ekstertera lando.

(M->D) Produktisto Kevin Feige, filmdirektoro Ryan Coogler kaj aktoroj Lupita Nyong'o, Michael B. Jordan, Danai Gurira kaj Chadwick Boseman antaŭeniganta Nigran Panteron ĉe San Diego Comic-Con (2016)

Vidaj efkikoj[redakti | redakti fonton]

Komparanta Nigran Panteron al aliaj filmoj de Marvel Cinematic Universe, la laborestro pri vidaj efektoj (Geoff Baumann) rimakris ke la departemento respondeca pri vidaj efektoj ofte havas liberecon en la kreado de alimondaj sciencfikciaj dezajnoj, sed por tiu ĉi filmo ĝi devis havi pli specifan taskon pro la bezono ke ĝi estu aŭtenta al la afrika kulturo kaj geografio.

Filmado - fikciaj filmlokoj[redakti | redakti fonton]

Krom pejzaĝoj el la aero filmitaj en Ugano, Sud-Afriko kaj Zambio, filmado okazis ĉefe en Atlanta kaj en Sud-Koreio interalie en Busano, kie estis filmita postkura sceno en kiu partoprenis 150 aŭtoj kaj pli ol 700 homoj.

Beachler deziris honori la komiksajn dezajnojn, sed plenigi la mankojn kun esploro kiu koncentriĝis sur sub-Sahara Afriko, preninte inspiron en Ugando, Ruando, Burundo, Kongo-Kinshasa, Etiopio[12], samkiel de la dezajnoj de Zaha Hadid[13] kaj la antaŭ-koloniita arkitekturo de la historia Imperio Malio kaj de la urbo Timbuktuo[14]. Moore priskribis la alproksimiĝon kiu serĉis inspiron el multaj malsamaj fontoj kiel amletero al Afriko[13]. Beachler rigardis la arkitekturon de ekzistantaj tribojn kaj provis antaŭenigi la teknologion prefere laŭ natura maniero ol se Wakanda estis koloniinta[12].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) "ABC to Air 'Black Panther' and Chadwick Boseman Tribute Special Tonight", la 30-an de aŭgusto 2020, arĥivita de la originalo pere de Wayback Maŝino, la 30-an de aŭgusto 2020.
  2. (en) Hoo, Fawina Soo (la 12-an de februaro 2018). "The Costume, Hair and Makeup in Marvel's 'Black Panther' Are A Celebration of Black Culture and Heritage". Fashionista, arĥivita de la originalo, la 27-an de februaro 2018.
  3. (en) Joyce, Liam Karabo, "Local actress confirms Black Panther role", Independent Online, arĥivita de la originalo helpe de Wayback Maŝino, la 5-an de januaro 2018.
  4. (en) Tatiana, "Saturn Awards: Sydelle Noel Talks GLOW & Black Panther", With An Accent, arĥivita de la originalo helpe de Wayback Maŝino, la 5-an de julio 2017.
  5. (en) Marston, George, "Report: Arrow Adds Black Panther Actress in Recurring Role". Newsarama. arĥivita de la originalo helpe de Wayback Maŝino, la 6-an de aŭgusto 2017.
  6. (en) Erao, Matthew, "Black Panther Confirmed to Include Nightshade". Screen Rant, arĥivita de la originalo helpe de Wayback Maŝino, la 22-an de junio 2017.
  7. (en) Gleiberman, Owen (la 29-an de aŭgusto 2020). "Chadwick Boseman: An Acting Virtuoso Who Could Do Just About Anything", Variety, arĥivita de la originalo pere de Wayback maŝino, la 29-an de aŭgusto 2020.
  8. (en) Davis, Erik, "Exclusive: 'Black Panther' Director Ryan Coogler Talks 'James Bond' Influences And That Kendrick Lamar Album", Fandango, arĥivita de la orginalo helpe de Wayback Maŝino, la 9-an de januaro 2018.
  9. (en) McMillan, Graeme,"Marvel's 'Black Panther' Will Set Up 'Avengers: Infinity War,' Says Kevin Feige", The Hollywood Reporter, arĥivita de la originalo helpe de Wayback Maŝino, la 1-an de januaro 2015.
  10. (en) Breznican, Anthony, "Black Panther's language: Where Civil War found the words of Wakanda". Entertainment Weekly, arĥivita de la originalo helpe de Wayback Maŝino, la 8-an de majo 2016.
  11. (en) Han, Angie, "Lupita Nyong'o's 'Black Panther' Character Nakia is Torn Between Country and King". arĥivita de la originalo helpe de Wayback Maŝino, la 4-an de aprilo 2020.
  12. 12,0 12,1 (en) Patterson, Brandon Ellington, "Oscars So White? Black Panther to the Rescue". Mother Jones, arĥivita de la originalo pere de Wayback Maŝino, la 7-an de februaro 2016.
  13. 13,0 13,1 (en) Anderson, Jenna, "New Black Panther Synopsis Revealed", ComicBook.com, arĥivita de la originalo helpe de Wayback Maŝino, la 19-an de majo 2017.
  14. (en) Smith, Tymon (la 18-an de februaro 2019). "How 'Black Panther's' director fell in love with Lesotho & isiXhosa", The Times, arĥivita de la originalo helpe de Wayback Maŝino, la 4-an de januaro 2019.