Wagenhausen TG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bleuelhausen)
Wagenhausen
Blazono de Wagenhausen
Blazono de Wagenhausen
Domo Wasen en Wagenhausen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 704819 / 276784 (mapo)47.6333333333338.8333333333333Koordinatoj: 47° 38′ N, 8° 50′ O; CH1903: 704819 / 276784 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1589
Areo 11,2 km²
Alteco 402 m super marnivelo
Poŝtkodo 8259
Komunumkodo 4871
Mapo de Wagenhausen
vdr

Wagenhausen estas komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Steckborn) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 589 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wagenhausen situas norde de la rivero Rejno vid-al-vide de Stein ĉe Rejno inter Ŝafhaŭzo kaj Kreuzlingen.

La komunumo konsistas el la vilaĝoj Wagenhausen, Bleuelhausen, Kaltenbach, Etzwilen kaj Rheinklingen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

En nordo Wagenhausen limas al Ramsen (Kantono Ŝafhaŭzo) kaj Hemishofen (Kantono Ŝafhaŭzo), en nordoriento al Stein ĉe Rejno ( ankaŭ Kantono Ŝafhaŭzo), en oriento al Eschenz, en sudoriento Hüttwilen, en sudo al Oberstammheim (Kantono Zuriko), en sudokcidento al Unterstammheim (ankaŭ Kantono Zuriko) kaj en okcidento al Diessenhofen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wagenhausen situas ĉe la laga trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo al Kreuzlingen kaj la trajnlinio de Vinterturo al Stein ĉe Rejno. La stacidomo de Etzwilen estas servata per la regionaj trajnlinioj S3 kaj S8 de la turgovia fervojkompanio THURBO AG en duonhora kadenco kaj de la linio S29 en hora kadenco. La komunumo ankaŭ atingeblas per ŝipo sur la Rejno ek de Ŝafhaŭzo kaj Konstanco.

Etzwilen estas la komenca respektive fina haltejo de la muzea fervojlinio de Etzwilen al Singen, sur kiu la linia trafiko estis ĉesigita en 1969 kaj sur kiu hodiaŭ funkiciigas la Asocio por la savo de la Fervojlinio de Etzwilen al Singen [germane: Verein zur Erhaltung der Bahnlinie Etzwilen-Singen (VES)] somere vaportrajveturadojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova dokumenta mencio de komunumparto de Wagenhausen estas la mencio de Bleuelhausen, parto de la municipo Kaltenbach, kiel Pluwileshusirum la 13-an de marto 799. La unua dokumenta mencio de Etzwilen datiĝas el la jaro 888 kiel Zezinwilare.

La hodiaŭa politika komunumo Wagenhausen estiĝis la 1-an de januaro 1995 per la kunigo de la lokkomunumo Kaltenbach-Etzwilen kun la municipkomunumo Wagenhausen kadre de la turgovia komunumreformo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]