Bob Barker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bob Barker
Persona informo
Robert William Barker
Naskiĝo 12-an de decembro 1923 (1923-12-12)
en Oso (Vaŝingtonio), Kantono Snohomish
Morto 26-an de aŭgusto 2023 (2023-08-26) (99-jaraĝa)
en Holivudaj Montetoj, Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Drury • Central High School vd
Subskribo Bob Barker
Familio
Amkunulo Nancy Burnett vd
Profesio
Alia nomo Bob Barker vd
Okupo aktoroprezentisto • televida produktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1950–2015 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bob BARKER (la 12an de decembro 1923 - la 26-an de aŭgusto 2023) estis usona televidgastiganto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Barker estis naskita en Darrington, Vaŝingtonio kaj kreskis sur la Rezervejo Rosebud situanta en Suda Dakoto.

Lia patrino estis instruisto kaj post la morto de lia patro, lia familio translokiĝis al Misurio. Li funkciis kiel ĉasaviadisto en la Usona Mararmeo dum Dua Mondmilito.

En 1950 li translokiĝis al Kalifornio, kie li komencis sian karieron kiel prezentisto, diplomiĝis pri ekonomiko kaj elsendis radioprogramon dum 6 jaroj.

En 1956, li gastigis por la unua fojo televidekspozicion nomitan "Truth or Consequences" kaj gvidis la produktadon ĝis 1975.

Li famiĝis pro gastigado de 1972 ĝis 2007 de la televida programo The Price is Right. Krome, li aranĝis la konkursojn Fraŭlino Usono kaj Fraŭlino Universo de 1967 ĝis 1987. Barker, kiu estis konata kiel vegetarano kaj aktivulo por bestaj rajtoj, aŭdis en 1988 ke peltmantelo estis inkluzivita kiel parto de la premioj donitaj al la gajnintoj de la beleckonkursoj kaj apelaciis al la administrado de organizaĵo kun peto nuligi tion. Post ricevado de rifuzo, li retiriĝis de la spektaklo.

Li partoprenis kiel aktoro en la televidserialo Bonanza kaj partoprenis en rolon kiel si mem en diversaj televidproduktadoj.

Dum sia longa kaj sukcesa kariero Barker gajnis 15 Premiojn Emmy, el kiuj 12 premioj por gastigado.

En 1999 al li estis premiita Lifetime Achievement Emmy.

Krome, la Guinness-libro de rekordoj nomis Barker la plej malavara gastiganto en televidhistorio, distribuinte premiojn en laŭtaksa kvanto de pli ol 200 milionoj USD [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Birthday boy Bob Barker fast facts (December 12, 2019). Alirita August 8, 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]