Bornea stumpovostulo
Bornea stumpovostulo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bornea stumpovostulo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Urosphena whiteheadi (Sharpe, 1888) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Bornea stumpovostulo (Urosphena whiteheadi) estas specio de birdo de la familio de Ĉetiedoj. Ĝi estis iam inkluditaj en la Silviedoj. Ĝi formas parton de la sudazia genro Urosphena kiu enhavas nur aliajn du speciojn, ĉiuj el ili nomataj stumpovostuloj pro ties mallongegaj vostoj.
Ĝi troviĝas nur en la insulo de Borneo nome en la landoj Indonezio kaj Malajzio.
Ĝi havas tre markatan helan superokulan strion kaj ĝenerale brunecajn suprajn partojn kaj pli girzecajn subajn partojn, kiel la aliaj samgenranoj, sed ĉe tiu specio, diference al la plej disvastigata Azia stumpovostulo, havas pli brunajn nuancojn en la hela superokula strio kaj estas multe pli malhelgriza en subaj partoj ĉefe ĉe flankoj; la mentono tamen estas blanka. La kruroj estas rozkoloraj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Urosphena whiteheadi Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|