Saltu al enhavo

Bronisław Kuhl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bronislaw Kuhl)
Bronisław Kuhl
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1886 (1886-08-19)
Morto 6-an de marto 1955 (1955-03-06) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bronisław KUHL, pseŭdonimo Baroko (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1886, mortis la 6-an de marto 1955) estis pola esperantisto.

Bronisław Kuhl lernis Esperanton en 1906. Li estis aktiva propagandisto en Krakovo, lerta tradukisto kaj kritikisto. En 1912 li aperigis lernolibron de Esperanto. Li originale verkadis plejparte recenzojn kaj kritikojn en Pola Esperantisto, British Esperantist, La Bela Mondo, Universo k. a.

Lia tombo troviĝas en Tombejo Powązki en Varsovio.

Tradukoj el la pola lingvo al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Pri Lupo, hundoj kaj homoj

Citaĵo
 El la antaŭparolo : “ Dygasinski posedas en la pola literaturo de la okdekaj jaroj de l’ pasinta jarcento apartan paĝon. Neniu, antaŭ nek post li, komprenis tiel bone la naturon kaj la fortojn ĝin regantajn, neniu ĝin tiel ekamis kaj tiel majstre pentris, kiel li. Preskaŭ ĉiuj liaj verkoj- plej grandaparte noveloj kaj skizoj — havas, kiel temon, la vivon kaj morojn de bestoj; se li pentras homojn, do preskaŭ ekskluzive vilaganojn aŭ loĝantojn de malgrandaj urbetoj, troviĝantaj ankoraŭ en proksima kontakto kun la naturo, kiun la homoj de grandajurboj jam perdis.” Bona libro do por naturamantoj. Plej vive estas, priskribataj la malfacila irado de la lupido Buto sur la ĝenaj vojoj de civilizado, la neevitebla malamo kontraŭ li de nekomprenemaj homoj kaj instinktopuŝataj hundoj, kaj la senĉesa sed fine vana sinintermeto de lia filozofia mastro. Per la libro oni penetras profunden en la kruda sed bela vivo de l' arbaroj kaj la misteran bruo-silenton de iliaj senhomaj vastejoj. Pri la stilo: bonega, kion oni kutimas ĉe tradukoj de S-ro Kuhl. Parenteze, la libro liveras en tute taŭgaj cirkonstancoj (kun tabela klarigo en la fino) la plej kompletan terminaron de arbaraj nomoj kaj adjektivoj, kiun ni iam trovis, kaj do estas bona provilo aŭ lernilo por la vortaro de tiu speciala fako. 
— La Brita Esperantisto - Numero 109, Januaro (1914)