Bruno Schulz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruno Schulz

pola verkisto
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1892
en Drohobycz, Ukrainio
Morto 19-an de novembro 1942
en Drohobycz, Ukrainio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario • Okcident-Ukrainia Popola Respubliko • Ukraina Popola RespublikoDua Pola Respubliko
Alma mater Lviva Universitato
Memorigilo Bruno Schulz
Okupo
Okupo verkisto • pentristo • literaturkritikisto • desegnisto • grafikartisto
Verkoj Sanatorium Under the Sign of the Hourglass
The Street of Crocodiles
vdr

Bruno Schulz (naskiĝis la 12-an de julio 1892 en Drohobycz, Ukraino; mortis la 19-an de novembro 1942 en Drohobycz, Ukrainio) estis pola verkisto, desegnisto kaj literaturkritikisto.

Biografio

Bruno Schulz naskiĝis en 1892 en la galica Drohobycz. Li estis la tria infano de Jakub kaj Henrietta Schulz. La juddevena familio orientiĝis laŭ pola kulturo. Bruno parolis hejme la polan lingvon, sed pro sia patrino li ankaŭ frue eklernis la germanan.

Inter 1902 kaj 1910 li vizitis la liceon de Drobobycz kaj poste ekstudis arkitekturon en la universitato de Lvivo. Sed en 1911 li decidis fariĝi verkisto kaj en 1913 revenis hejmen pro patra malsanego. De 1914 ĝis 1915 li studis belarton en Vieno.

Inter 1924 kaj 1941, Bruno Schulz laboris kiel licea desegninstruisto, sed tiu laboro tute ne plaĉis al li.

En 1933 li publikigis sian unuan verkon Sklepy cynamonowe (La cinamobutikoj). En 1936, li publikigis Sanatorium pod klepsydrą.

Eksteraj ligiloj