Cándido Nocedal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Cándido Nocedal, 1877

Cándido Nocedal y Rodríguez de la Flor (La Coruña, 11-a de marto de 1821 - Madrido, 18-a de julio de 1885) estis hispana politikisto, ĵurnalisto kaj advokato.

Li studis Juron en Alcalá de Henares kaj Madrido, licenciĝis en 1840 kaj advikatis samjare. June li estis membro de la Progresista Partio, ligita al Baldomero Espartero konflikte kun la patrino de la futura Isabel la 2-a, Maria Kristina Burbono, pro ties regenteco.

Post plenumi diversaj profesiajn prijurajn postenojn, en 1843 li iĝis redaktoro de la ŝtata oficiala gazeto, kaj poste deputito por la provinco Zaragozo. Tiam membro de la Modera Partio, en 1847 defendis Ramón María Narváez kontraŭ atakoj de progresistoj, el kio li iĝis Ĉefakuzisto de la Reĝa Konsilantaro, kaj Subsekretario de la Ministerio pri Internaj Aferoj.

Dum la Progresista Jarduo aktive defendis la Moderan Partion kontraŭ la movoj de la progresistoj kaj de la apero de la Unión Liberal de Leopoldo O'Donnell, kun kiu li kontraŭstaris, kaj en la parlamento kaj pere de satira kaj novkatolika gazeto kiun li fondis, nome El Padre Cobos. Pro tiu klino al konservatismo li iĝis Ministro de la Ministerio pri Internaj Aferoj en 1856 post la falo de la Progresista Jarduo. Tiele li profitis la parlamentan konservativan majoritaton por nuligi diversajn progresistajn leĝojn de la antaŭa periodo, kaj aprobis leĝon pri gazetaro kiu estas konsiderata la plej limiga de la periodo de la regado de Isabel la 2-a.

Dum la regado de la Unión Liberal li apartiĝis pli kaj pli el la moderuloj por aliĝi al la novkatolika movado. Tiele li ekublikigis novan ĵurnalon, nome La Constancia, kontraŭ la revoluciaj fortoj kiuj minacis Hispanion. Post la revolucio de 1868, kaj la falo de Isabel la 2-a, li decidis abandoni ties tendencon kaj unuiĝi al karlismo. Don Carlos nomumis lin sian reprezentanton en Hispanio spite la kontraŭstaron de ampleksaj sektoroj de la karlismo. Pro tio li abandonis Hispanion dum mallonga periodo (1874-1875), kaj rifuĝiĝis en Portugalio.

Li estis membro de la Real Academia Española kaj de la Real Academia de Ciencias Morales y Políticas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]