Carl Støp-Bowitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el C. Stop-Bowitz)
Carl Støp-Bowitz
Carl Støp-Bowitz en 1952 kun Peer Gynt en Esperanto
Carl Støp-Bowitz en 1952 kun Peer Gynt en Esperanto
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1913 (1913-12-08)
Morto 1-an de novembro 1997 (1997-11-01) (83-jaraĝa)
Tombo Vår Frelsers gravlund en Oslo
Lingvoj Esperantonorvega
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo zoologoesperantisto • marbiologo
vdr
Carl Støp-Bowitz
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1913 (1913-12-08)
Morto 1-an de novembro 1997 (1997-11-01) (83-jaraĝa)
Tombo Vår Frelsers gravlund en Oslo vd
Lingvoj Esperantonorvega vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Profesio
Okupo zoologoesperantisto • marbiologo vd
Laborkampo Poliketoj • Lumbricidae vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl STØP-BOWITZ [stepOvic], en Esperanto Karlo Step-Bovico[mankas fonto] (naskiĝis la 8-an de decembro 1913, mortis la 1-an de novembro 1997), estis norvega zoologo, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), profesoro ĉe AIS.

Støp-Bowitz eklernis Esperanton en 1928 per norvega radiokurso kaj perfektigis sin en kurso gvidata de Andreo Cseh en Norvegio du jarojn poste. Li estis estrarano de Klubo Esperantista en Oslo 19311947, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo de 19471977. Ekde 1949 li estis membro de la Akademio de Esperanto, ekde 1956 komitatano de UEA, de 1974 ĝis 1980 vicprezidanto de UEA.

Jam en 1935 Støp-Bowitz serĉis kunlaborantojn por planata "Zoologia vortaro Esperanta" (t.e. terminaro Esperanto - scienc-latina) (vd. la alvokon en La Praktiko 1935/4 (40), p. 7, 2a kol.). Zoologia kaj botanika nomenklaturoj dum multaj jardekoj interesis lin. Li tial "nature" ankaŭ fariĝis ĉefkunlaboranto pri zoologio kaj geologio en Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970).

Støp-Bowitz estis ofta preleganto ĉe la Internaciaj Someraj Universitatoj (ISU), kaj li multe verkis por Scienca Revuo, interalie pri zoologia nomenklaturo. Pri tiu ĉi temo li verkis ankaŭ libron en la norvega lingvo. Krome li kontribuis al Heroldo de Esperanto, Norvega Esperantisto k.a. periodaĵoj.

Støp-Bowitz estis Landa Delegito de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) por Norvegio ekde 1936 (kaj ĝis sia morto). La restarigo de tiu asocio post la dua mondmilito estas ĉefe lia merito, kaj li ankaŭ prezidis la asocion 19461949, sed poste retiriĝis en la vicprezidantecon. Tamen li kronis sian aktivecon por ISAE per dua prezidanta periodo, nome 19811996.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kavka, Josef (1983). Carl Støp-Bowitz: 70. En: Scienca Revuo 34-a jaro 1983, n-ro 2-3 (144-145), p. 87-101

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.