Frasco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cantom)
Frasco
Blazono de Frasco
Blazono de Frasco
Blazono de Frasco
Preĝejo Sankta Bernardo de Aosta en Frasco
Preĝejo Sankta Bernardo de Aosta en Frasco
Preĝejo Sankta Bernardo de Aosta en Frasco
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Verzasca
Koordinatoj  46° 33′ 7″ N 8° 0′ 5″ O / 46.55194 °N, 8.00139 °O / 46.55194; 8.00139 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 7″ N 8° 0′ 5″ O / 46.55194 °N, 8.00139 °O / 46.55194; 8.00139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 106
Areo 25,72 km²
Alteco 885 m super marnivelo
Poŝtkodo 6636
Komunumkodo 5105
Mapo de Frasco
Mapo de Frasco
Mapo de Frasco

Frasco estas komunumo de la Komunumaro Verzasca kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 106 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Frasco situas en la supra parto de la Valo Verzasca ĉe la alfluo de la rivereto Efra al Verzasca, kiu formas la okcidentan komunumlimon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Frasco kaj la setlejoj Cantom, Costa, Mora kaj Ronco kaj diversaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 25,72 km², de kiuj 45,0% estas kovritaj de arbaro, 7,3% servas por agrikulturo kaj 0,9% por setlado. Preskaŭ la duono de la teritorio konsistas el altmontara dezerto.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Frasco limas en nordo al Chironico, en nordoriento al Giornico, en oriento al Personico, en sudsudoriento al Lavertezzo, en sudo al la eksklavo Gerra (Verzasca) de la komunumo Cugnasco-Gerra, kaj en okcidento al Sonogno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Frasco situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la valvojo de Tenero-Contra tra la Valo Verzasca al Sonogno. Pere de poŝtaŭtolinio de Sonogno al Tenero kaj Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Frasco datiĝas el la jaro 1235 Felasco. Dum mezepoko Frasco estis parto de la valkomunumo Verzasca. Ek de 1395 Frasco formis komunumon kune kun Sonogno. En la jaro 1843 Frasco disiĝis de Sonogno kaj fariĝis memstara politika komunumo.[3] La 11-an de februaro 1951 granda lavango detruis en la vilaĝo multajn domojn kaj mortigis 5 homojn.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Daniela Pauli Falconi : Frasco en Historia Leksikono de Svislando (2009-10-21)
  4. Fonto: Christian Pfister: Am Tag danach, Zur Bewältigung von Naturkatastrophen in der Schweiz 1500-2000 [La tagon poste, Por la supero de naturkatastrofoj en Svislando 1500-2000], 2002 Haupt, ISBN 3-258-06436-9 Seite 162

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]