Carlos Cortezo
Carlos Cortezo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1850 en Madrido |
Morto | 24-an de aŭgusto 1933 (83-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto politikisto kuracisto |
Carlos María Cortezo y Prieto de Orche, mallonge Carlos María CORTEZO PRIETO (karlos maria korteθo prjeto), ankaŭ konata kiel Karolo Cortezo y Prieto, (1850-1933) estis hispana kuracisto, politikisto kaj esperantisto.
Li okupis tre altajn postenojn en la hispana politiko, ĉefe en la fako rilata al la Sano, kaj kiel ministro de Publika Instruado. Li prezidis la hispanan Akademion de Medicino, kaj ankaŭ la Ŝtata Konsilio, la plej alta konsulta instanco en la lando.
.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]Li scipovis plurajn lingvojn kaj ŝatis esplori en latina kaj greka.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Li esperantistiĝis en 1925, okaze de akcidento, kiam vizitis lin la inĝeniero Leonardo Torres Quevedo. Baldaŭ poste li estis nomumita prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio kaj prezidis nacian Kongreson. Li multe propagandis la lingvon en altaj instancoj, ĝis sia retiriĝo pro sanproblemoj.
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Carlos CORTEZO (kortezo), hispano, kuracisto, eksprez. de la ŝtata konsilantaro. Estis prez. de HEA kaj de la 6-a nacia E-kongreso. |