Carlos Tejedor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Tejedor
Persona informo
Carlos Tejedor
Naskiĝo 4-an de novembro 1817 (1817-11-04)
en Bonaero
Morto 3-an de januaro 1903 (1903-01-03) (85-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo Tombejo Rekoleta vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Universitato de Bonaero • Colegio Nacional de Buenos Aires vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoadvokato • universitata instruisto vd
Aktiva en Bonaero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carlos Tejedor (Bonaero, 4-a de novembro de 18173-a de januaro de 1903) estis juristo kaj politikisto argentina, guberniestro de la Provinco Bonaero el 1878 al 1880. Li estis unu el plej maltoleremaj gravuloj de la centrigismo Bonaera.

Carlos Tejedor y la historia, monumento fare de Lucio Correa Morales.

En 1839 li formó partoj de konspiro kontraŭ la tiama guberniestro de Bonaero respondeca pri la eksteraj rilatoj de la Argentina Konfederacio, nome Juan Manuel de Rosas. La kapto kaj murdo de la konspirintoj Maza fare de la rosistoj devigis lin ekziliĝi al Ĉilio, el kie revenis nur post la venko de la kontraŭrosistoj en la batalo de Caseros. Li defendis la privilegiojn de la ĉefurbo kontraŭ la federismo de la provincoj estrita de Justo José de Urquiza. Li estis elektita ŝtata deputito, kies postenon li okupis el 1866 al 1869. Dum la prezidenteco de Domingo Faustino Sarmiento li iĝis ministro de Eksteraj Rilatoj el 1870 al 1874. Apogis na Mitre en la revolucio de 1874, sed post ties malvenko li reiĝis deputito.

En 1878 li iĝis guberniestro de la Provinco Bonaero. Kiam, en 1880, la ebloj de Mitre por atingi la prezidenteco malsukcesis pro la apogo de Avellaneda al Julio Argentino Roca, venkinto de la bonaeranoj en 1874, Tejedor alvokis al insurekcio, ĉefe kiam Avellaneda anoncis sian intencon de federigo de Bonaero. Li kandidatiĝis tiam al Prezidenteco en 1880 sed Roca venkis kaj Tejedor rekte organizis militon kontraŭ la Kongreso Argentina. Avellaneda decidis la retiron de la federala registaro el Bonaero al Belgrano, tiam ekster Bonaero, kaj la Argentina Armeo sieĝis Bonaeron. Post bataloj ĉe Puente Alsina, Corrales Viejos kaj San José de Flores, la trupoj de Tejedor estis venkitaj kaj li mem kiel guberniestro anstataŭita de José María Moreno.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luna, F. (2005). Soy Roca. Buenos Aires: Sudamericana. ISBN 950-07-2628-9.
  • Cutolo, V. O. (1994). Buenos Aires: Historia de las calles y sus nombres. Buenos Aires: Elche.