Valendas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Carrera)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valendas-Sagogn (stacidomo).
Valendas
Blazono de Valendas
Valendas
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ilanz
Koordinatoj  46° 47′ 17″ N 9° 16′ 48″ O / 46.78806 °N, 9.28000 °O / 46.78806; 9.28000 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 17″ N 9° 16′ 48″ O / 46.78806 °N, 9.28000 °O / 46.78806; 9.28000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 292
Areo 22,79 km²
Alteco 810 m super marnivelo
Poŝtkodo 7122
Komunumkodo 3586
Mapo de Valendas

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Valendas estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 292 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Valendas situas sude de la Antaŭa Rejno, kiu formas la nordan komunumolimon. La kernvilaĝo troviĝas sur teraso alte super la profunda ravino de Antaŭa Rejno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Valendas la setlejoj Carrera, Brün, Dutjen kaj Turisch.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Valendas limas en nordo al Sagogn, en nordnordoriento al Flims, en oriento al Versam, en sudo al Tenna, en sudokcidento al Riein, kaj en okcidento al Castrisch. La plej malalta punkto de la komunuma teritorio situas sur alteco de 635 m s.m. ĉe la bordo de Antaŭa Rejno, dum la plej alta punkto situas sur 2605 m s.m. sur la monto Tellistock.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 98% de la loĝantaro parolis la germanan kaj 2% la romancan lingvon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Valendas situas ĉe flanka vojo de Ilanz al Bonaduz. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Ilanz al Versam. Ĉe la bordo de la rivero la komunumo disponas sur ĝia teritorio krome kun Sagogn pri komuna stacidomo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Valendas datiĝas el la jaro 765 kiel in Valendano. Ek de la 14-a jarcento en Valendas setlis germanlingvaj valzoj, kiuj ĝis la 15-a jarcento germanigis la antaŭe romanĉlingvan komunumon. Pri Valendas kaj la samnoma burgo, kiu estis la unuan fojon menciita en la jaro 1258, regis dum mezepoko la Senjoroj de Valendas. Al ilia senjorujo apartenis ankaŭ Tenna kaj Versam. Versam ankoraŭ ĝis la komenco de la 19-a jarcento apartenis al Valendas. La landa suverenceo pri Valendas ĝis la jaro 1428 apartenis al la Grafoj de Werdenberg estis la senjoroj de Valendas. Ek de tiam Valendas apartenis al la tribunalejo Gruob. Per la enkoduko de la nova administracio ordo de Kantono Grizono de 1851 Valendas estis atribuito kiel komunumo al la komunumaro Ilanz. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]