Cary (Norda Karolino)

| Cary | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbeto en Usono urbo en Norda Karolino | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Harold Weinbrecht | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 174 721 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 172 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 35° 47′ N, 78° 48′ U (mapo)35.778888888889-78.800277777778Koordinatoj: 35° 47′ N, 78° 48′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 146 m [+] | ||||
| Areo | 149,138807 km² (1 491 3.8 807 ha) [+] | ||||
| Horzono | orienta horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Cary estas grandurbo en Usono, en subŝtato Norda Karolino, en Kantono Chatham kaj Kantono Wake. Ĝi estas antaŭurbo de Raleigh.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 35° 46′ N 78° 48′ U / 35.767 °N, 78.800 °U (mapo)
- Areo: 113 km²
- Loĝantaro: 139.633 (en 2011)
- Supermara alteco: 146 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h )
- Poŝtkodoj: 27511-27513, 27518, 27519
- Telefonkodoj: 919, 984

Geografio
[redakti | redakti fonton]Cary situas sur ebenaĵo en la orienta landparto de Usono, en la meza parto de Norda Karolino.
Historio
[redakti | redakti fonton]Historio de Cary komenciĝis en 1750. Post jarcento la fervojo atingis la setlejon. En 1868 oni konstruis hotelon por akcepti la vojaĝantojn. En 1871 oni deklaris Cary urbo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Cary havas internacian flughavenon komunan kun Raleigh-Durham en la proksimo. Ankaŭ la aŭtoŝoseoj kuras proksime. Trajnoj kuras al Raleigh, Greensboro (Norda Karolino) kaj Suda Karolino. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.


Klimato
[redakti | redakti fonton]Cary situas en humida subtropika zono. La temperaturo averaĝe varias inter 9-21 °C. La varmo kulminas inter julio-aŭgusto kun rekordo 41 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo -23 °C. Jare pluvas po 1094 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas). La pluvo kulminas julie, malkulminas en aprilo. La plej granda ŝtormo okazis en 1996.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- iama hotelo, nun muzeo
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Konataj lokanoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio






