Saltu al enhavo

Castiliscar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castiliscar
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50696
Demografio
Loĝantaro 217  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 1° 16′ U (mapo)42.3763826-1.2736403Koordinatoj: 42° 23′ N, 1° 16′ U (mapo) [+]
Alto 493 m [+]
Areo 40,682096 km² ( 406 8.2 096 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castiliscar (Provinco Zaragozo)
Castiliscar (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Castiliscar
Castiliscar (Hispanio)
Castiliscar (Hispanio)
DEC
Situo de Castiliscar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castiliscar [+]
vdr

Castiliscar [kastilisKAR] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Cinco Villas, norde de la teritorio de Sádaba, okcidente de Uncastillo kaj sude de Sos del Rey Católico. Okcidente ĝi limas kun Carcastillo, apartenanta al la regiono Navaro. La plej proksima loĝloko estas Sofuentes, je 8 km, apartenanta al la municipa teritorio de Sos del Rey Católico. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Ejea de los Caballeros. Castiliscar estas irigaciita de la Kanalo de Bardenas, konstruita en 1959 ene de la Nacia Hidrologia Plano, kiu kondukas akvon de la rivero Aragón stokitan en la Akvorezervejo de Yesa.

La loĝloko Castiliscar (493 msm) estas je 101 km de Zaragozo. Ĝi estas komunikata per ŝoseo A-127 (paralela kun la limo de Navaro) kun Sos del Rey Católico norde kaj kun Sádaba sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la municipa teritorio de Castiliscar kaj de kelkaj proksimaj lokoj oni trovis ujojn de ceramiko de Eneolitiko de antaŭ ĉirkaŭ 12 000 jaroj, kio pruvas, ke la areo estis loĝata ekde prahistoriaj tempoj.

En la epoko de romianoj ĝi estis pasejo de la vojo Caesaraugusta-Pompaelo (Pamplona), kiu ligis la teritoriojn de postaj Aragono kaj Navaro. Atestilo estas ekzemple mejloŝtono de Cezaro Aŭgusto Oktaviano trovita proksime de la ermitejo de Sankta Romano kiu aktuale estas en la Arkeologia Muzeo de la Kastelo Javier, en Navaro.[1]​ Estas ankaŭ restaĵoj de iama digo en la monto El Salau, proksime de la limo inter Sos kaj Castiliscar, nome konstruaĵo de imperia epoko kiu eble utilis por irigacio kaj por liverado de trinkakvo al la loĝantaro.

La konstruado de la "Castillo de Liscare" (aŭ Castillo de Liscar, Kastelo de L.), rezultis en la nuna nomo Castiliscar kaj estas en la deveno de la loĝloko (tiukadre aperas kastelo en la municipa blazono),[1] kaj ĝi ekis komence de la 11-a jarcento pro ordono de la reĝo Sanĉo Ramírez de Aragono por plifortigi la kristanajn poziciojn antaŭ la islamaj.​[2] Tiu kastelo estis parto de la linio de defendokasteloj inter Loarre kaj Sos, nome la kasteloj de Royta, Petilla, Uncastillo kaj Sibirana, krom la turo de Layana. La islama fortikaĵo antaŭe estis tiu de Sádaba, kun helpo de Biota (aktuale turo de la palaco de la grafoj de Aranda) kaj Malpica de Arba.[3]

En 1176, Jusiana de Entenza, edzino de la grafo Hugo la 3-a de Ampurias, cedis la proprecon de la kastelo al la Ordeno de la Hospitalanoj de Sankta Johano de Jerusalemo kaj la kastelestro Alfonso establis la sidejon de la Ordeno en la loko.​[2] En tiu epoko oni konstruis la preĝejon, malfruromanika,[1]​ kaj la loĝloko kreskiĝis ĉirkaŭ la kastelo. Pro sia stato de lima loko, kaj la kastelo kaj la ĉirkaŭa loĝloko suferis ekde la komenco invadojn devenajn ne nur de la sudaj islamaj teritorioj, sed ankaŭ de la navaraj okcidente, jam el la 14-a aŭ 15-a jarcentoj.[4]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe Castiliscar: oni malaltiĝis el 1 045 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 230 loĝantoj; do, oni perdis pli ol tri kvaronojn de la loĝantaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al kultura kaj rura turismo ekzemple pro la Romanika Vojo de Cinco Villas. Pro relativa proksimeco al la komarka ĉefurbo, Ejea de los Caballeros, parto de la laboristaro estas dungata tie.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • La prakristana sarkofago de la 4-a jarcento el alabastro, skulptita ĉirkaŭ la jaro 340, montras scenojn de la vivo de Kristo, nome la Adorado de la saĝuloj, la Resurekto de Lazaro, la konverto de akvo en vino kaj la Multobligo de panoj kaj fiŝoj.[5]​ Tiu sarkofago nun estas en la preĝejo, kie utilas aktuale kiel ĉefaltaro.[1][6]
  • La kastelturo estas la nura restaĵo de la iama fortikaĵo. Ĝi estas kvadrata, kun kvar metroj flanke, kaj havas krenelojn. Oriente estas truoj por du sonoriloj. La interno estas kapeleto cister-romanika.
  • La romanika preĝejo de la 12-a jarcento, ĉe la kastelo, malfruromanika kun influoj cisteraj;[7] estas absido kun duoncirkloj kaj du pordegoj ek kiuj unu tre bele ornamita kaj sonorilmuro sen sonoriloj, kiuj ja estas en la kastelturo.
  • Romanika Kalvario komponita de Kristo, Virgulino kaj Sankta Johano en la kapelo de la kastelturo. Nome elstaraj plurkoloraj lignoĉizaĵoj de romanika tradicio eble visigota.[1]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Castiliscar inter 1842 kaj 2022:[8]

Loĝantara evoluo
1842187718871897190019101920193019401950196019701981199119962001200420082022
4588498418488238709431026103910451012649493469437403395347230

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Emilio Poyo (1936, revuo Aragón). «Castiliscar y sus monumentos». Arkivita el la originalo la 6an de julio 2007. Konsultita la 21an de septembro 2007.
  2. 2,0 2,1 «Castiliscar». Arkivita el la originalo la 18an de Aŭgusto 2007. Konsultita la 4an de Oktobro 2007.
  3. «Reseña histórica del castillo de Castiliscar». Arkivita el la originalo la 11an de Majo 2008. Konsultita la 21an de septembro 2007.
  4. «Castillo de Castiliscar». Castillos.net. Arkivita el la originalo la 28an de decembro 2007. Konsultita la 4an de Oktobro 2007.
  5. «Sarcófago paleocristiano de Castiliscar». Arkivita el originalo la 13an de septembro 2007. Konsultita la 21an de septembro 2007.
  6. «El sarcófago de Castiliscar y los sarcófagos paleocristianos españoles de la primera mitad del siglo IV». Dialnet - Universidad de La Rioja. Konsultita la 4an de oktobro 2007.
  7. «Aragón románico. Castiliscar». Arkivita el originalo la 19an de decembro 2007. Konsultita la 1an de oktobro 2007.
  8. INE - Instituto Nacional de Estadística de España

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Cristóbal Guitart Aparicio (1994). Zaragoza. Ediciones Júcar.
  • Zaragoza y alrededores, guía del viajero. Susaeta Ediciones. 1991.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]