Ekzilita tibeta registaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Centra Tibeta Administrejo)
Ekzilita tibeta registaro
བཙན་བྱོལ་བོད་གཞུང་
emblemo
ekzilregistaro
Komenco 28-a de aprilo 1959 vd
Antaŭe Tibeto vd
Lando(j) Barato vd
Sidejo Dharamsala
Filioj Chatrel vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Centra Tibeta Administrejo (CTA) Bod gZHung dGa' lDan PHo Brang PHyogs Las rNam rGyal
Flago de Tibeto Emblemo de Tibeto
Oficiala lingvo Tibeta
Ĉefkvartiro Dharamsala, Barato
Ŝtatestro 14-a Dalai-lamao
Registarestro Lobsang Tenzin

La Ekzilita tibeta registaro (oficiale: Centra Tibeta Administrejo de Lia Sanktulo la Dalai-Lamao) estas ekzilita registaro bazita en Dharamsala, norda Barato kiu klamas esti la registaro de la tibeta diasporo. Kvankam ne rekonita de la internacia ŝtataro, ĝi plenumas gravajn funkciojn por la barata tibeta diasporo.

Tibeto estas nuntempe regita de Popolrespubliko de Ĉinio, depost la invado kiu okazis dum la 1950-oj. Tion la Centra Tibeta Administrejo (CTA) rigardas kiel mallica perforta koloniado. Laŭ tiu registaro, Tibeto estas disa nacio kun longa sendependa historio. Ĝi depostulas la kontrolon de maljuna tibeta areo, t.e. la aktuala tibeta provinco, Ĉinghajo, kaj parto de Gansuo, Siĉŭano kaj Junano. Tamen, post jardekoj de traktado kun Ĉinio, la Ekzilita Tibeta Registaro kaj ties ĉefo, la Dalai-lamao nuntempe postulas ne plu plenan sendependiĝon sed "veran" memstarecon de Tibeto en Ĉinio simila al la statuto de Honkongo.

La CTA havas efektivan regadan influon por la rifuĝintoj en Barato kaj eĉ tutmonde. La registaro administras lernejojn, hospitalojn, kulturajn movadojn kaj projektojn de ekonomika disvolviĝo en la tibeta komunaĵo. Ĝi ankaŭ bonvenas kaj zorgas pri la freŝdataj tibetdevenaj rifuĝintoj kiu senĉese alŝutiĝas. Barata registaro permesas al la CTA plenumi ĉiujn tiujn taskojn por la tibeta komunaĵo sur barata grundo. Kvankam la internacia ŝtataro ne rekonas la CTA kiel oficiala registaro, multaj landoj kaj NROj regule provizas la registaron per financa helpo.

En 2001, la tuttera tibeta diasporo voĉdonis en demokratia baloto por elekti ĉefministron (Kalon Tripa, བཀའ་བློན་ཁྲི་པའ་). El la du kandidatoj, Lobsang Tenzin trafis 84% de la voĉdonoj, t.e. 29.000. La alia kandidato, Jochen Thubten Namgyal, gajnis la restaĵon. Temis pri la unua demokratia baloto de la tibeta historio.

Nuntempa ministraro[redakti | redakti fonton]

  1. Lobsang Tenzin - ĉefministro
  2. Kesang Yangkyi Takla - ministro pri informado kaj internaciaj rilatoj
  3. Thupten Lungrik -ministro pri edukado
  4. Tsering Phuntsok - ministro pri religio kaj ministro pri kulturo
  5. Ngodup Drongchung - ministro pri sekureco
  6. Tsering Dhondup -ministro pri financoj
  7. Paljor Tsering Chope - ministro pri sano

krome :

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]