Cetina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cetina (Zaragoza))
Cetina
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50292
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 564  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 1° 58′ U (mapo)41.2916171-1.961786Koordinatoj: 41° 17′ N, 1° 58′ U (mapo) [+]
Alto 666 m [+]
Areo 78,761077 km² ( 787 6.1 077 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cetina (Provinco Zaragozo)
Cetina (Provinco Zaragozo)
DEC
Cetina
Cetina
Situo de Cetina
Cetina (Hispanio)
Cetina (Hispanio)
DEC
Cetina
Cetina
Situo de Cetina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cetina [+]
vdr

Cetina [zeTIna] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cetina estas municipa teritorio en okcidento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas oriente de Ariza kaj ĉirkaŭata de aliaj sep samkomarkaj municipoj, kelkaj el kiuj tre malgrandaj. Cetina estas sur la natura vojo kiu konektas la Centran Altebenaĵon kun la Valo de Ebro, dekstre de la rivero Jalón ĉe la kunfluejo kun la rivero Henar. La tereno estas markita per la valo de la riveroj Jalón, Henar —alfluanto de Jalón—, kaj nombraj rojoj kaj torentoj. Kvankam la municipo estas je 686 msm, estas ankaŭ altaĵoj de pli ol 900 m en la montaro de Cetina norde kaj en la montaro de Solorio sude.

La loĝloko Cetina mem estas je 116 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 764 msm en la Iberia Sistemo.

Nordokcidente: Ariza Norde: Embid de Ariza Nodoriente: Alhama de Aragón
Okcidente: Ariza Oriente: Contamina
Sudokcidente: Cabolafuente Sude: Sisamón Sudoriente: Jaraba

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de Paleolitiko kaj de Bronzepoko.

Kastel-palaco.
Preĝejo.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a. Pro landlimeco la loko inter la Regno Kastilio kaj la Regno Aragono akiris gravon kaj estis kastelo, kiu ankoraŭas. La loĝloko disvolviĝis ĉirkaŭ preĝejo. Cetina estis citita en la Cantar de mio Cid. La Foruo de Cetina,​ havigita de Guillén de Belmes kaj la princo de Aragono Ramon Berenger la 4-a, grafo de Barcelono, meze de la 12-a jarcento, donis privilegiojn al la loĝantoj. Poste, la loko estis de la ordeno de hospitalanoj, pere de interŝanĝo kun Alfonso la 2-a, kiu ricevis aliajn havaĵojn de la ordeno (1182), sed la okupado fare de sankt-johanistoj ŝajne estis provizora, ĉar ekde fino de la 13-a jarcneto ĝi estis denove lima fortikaĵo de la krono. En majo 1345, Pedro la 4-a ordonis kaj pagis konstruadon de murego. Tamen spite protektadon fare de Henriko de Trastámara, la kastelo estis okupita de kastiliaj trupoj dum la Milito de la du Petroj.​

En 1372 la tiama Comunidad de Calatayud pagis al la reĝo Petro la 4-a de Aragono por aligi Cetina kaj ĝiajn domarojn al la komunumo. En 1395 la loko kaj la kastelo estis venditaj de Johano la 1-a al Juan Fernández de Heredia, kaj poste ĝi revenis al la krono; tamen, Marteno la 1-a vendis ĝin fine al Gonzalo de Liñán.​ En 1545, ĝi pasis al lia fratino Jerónima de Liñán, kiu edziĝis al Juan Fernández de Heredia, pro kio startis la branĉo de Fernández Heredia Liñán.​ La sukcedantoj estis Grafoj de Contamina.

En la kapelo de la palac-kastelo, la 26an de februaro 1634 okazis la nupto de la verkisto Francisco de Quevedo y Villegas kun Esperanza de Mendoza, senjorino de Cetina,​ kvankam la geedzeco apenaŭ daŭris tri monatojn.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cetina kie oni malaltiĝis el 2 516 en 1930 ĝis nunaj 578 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la baroka preĝejo de Sankta Johano Baptista kun murpentraĵoj ĉe la volboj, ermitejo de Sankta Johano Laŭrenco, aliaj du ermitejoj, la kastel-palaco, domego, monumenta kverko je 9 km.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]