Charles Bourseul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Bourseul
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1829 (1829-04-28)
en Bruselo
Morto 23-an de novembro 1912 (1912-11-23) (83-jaraĝa)
en Saint-Céré
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo inventistoinĝeniero • konstruinĝeniero
vdr

Charles BOURSEUL (naskiĝis la 28-an de aprilo 1829 en Bruselo, mortis la 23-an de novembro 1912 en Saint-Céré) estis inicianto de telefono.

Kiel filo de legaciano, li komence vivis en Bruselo, baldaŭe en Douai. Baldaŭe li okupiĝis pri telegrafoj. La 26-an de aŭgusto 1854 en gazeto L'Illustration (Parizo) li publikis fakartikolon pri telefonado: "Transmission électrique de la parole" [elektra dissendo de parolado]. Tio estis skizo de membrano, per kio li sugestis la telefonadon. Li hazarde divenis, ke fera lameno tuj apud bobeno muzikadas, kaze de alterna kurento cirkuladas en cirkvito de la bobeno. En 1882 en elektroteknika kongreso Alexander Graham Bell kaj Edison omaĝis al Bourseul pro la ideo de telefono. La francoj estimas lin inventisto de telefono.