Charlotta Seuerling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charlotta Seuerling
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1781 (1781-11-30)
Morto 25-an de septembro 1828 (1828-09-25) (46-jaraĝa)
Ŝtataneco Svedio
Subskribo Charlotta Seuerling
Familio
Patro Carl Seuerling
Patrino Margareta Seuerling
Frat(in)oj Carl Fredrik Seijerling • Gustaf Wilhelm Seuerling • Carolina Seuerling
Okupo
Okupo muzikistokantistoaktorokomponisto • poeto
vdr

Charlotta SEUERLING (ĉ.1782/84 -1828) estis blinda sveda koncertpianisto, klavicenisto, harpisto, komponistino, poeto, aktorino kaj inventinto. Ŝi estis konata kiel “La Blinda Junulino de la Kanzono”.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj gepatroj Margareta kaj Carl Seuerling estis aktoroj kaj direktoroj de la plej granda vojaĝanta teatra kompanio de Svedio, prezentante famajn teatraĵojn, turneante en Svedio kaj Finnlando.

En la aĝo de kvar jaroj Charlotta iĝis blinda pro ne zorga vakcinado; ekde infanaĝo ŝi estis vaste konata, ĉar ŝi partoprenis en la familia teatro kantante kantojn kiujn ŝi mem komponis, kaj ludante harpon kaj gitaron.

Post la morto de la patro (1795), la patrino translokiĝis al Finnlando kiel direktoro de la unua stabila teatrokompanio de la lando. Iom poste Charlotta vojaĝis al Stokholmo kie du famaj kuracistoj promesis restarigi ŝian vidkapablon per okulkirurgio. Tamen, la operacio malsukcesis, kaj Charlotta Seuerling ne havis monon por reveni al Finnlando. Tial ŝi devis resti en pensiono por malriĉaj virinoj. Tie estis malkovrita ŝia muzika talento (1806) fare de Pär Aron Borg, kiu instruis pianon al malriĉaj virinoj. Li, impresita de la kapablo de Charlotta akceptis ŝin kiel sian privatan muzikteorian studenton (1807), ricevante ŝin en sian familian hejmon.

Charlotta povis skribi siajn poeziojn kaj verki siajn komponaĵojn, ĉar kune kun sia mentoro ŝi inventis aparaton per kiu ŝi povis skribi per skribsistemo por blinduloj elpensita de Borg.

Li konstatis la lernokapablon de Charlotta, do li aldonis pli da fakoj. Ŝi rapide lernis la germanan kaj la francan kaj baldaŭ ŝi elstaris ankaŭ en la natursciencoj; li instruis ŝin eĉ pri la arto de kuracado kun tia sukceso, ke Borg asertis ke virinoj estus egalaj kaj eĉ pli bonaj kiel kuracistoj ol viroj.

Inspirite de ŝia kapablo lerni, en 1808 Borg fondis la unuan instituton por blinduloj kaj surduloj en Svedio. Tiam estis ofte opiniite ke blinduloj kaj surduloj ne povus esti edukitaj, do Borg faris demonstradon, dum kiu Seuerling elmontris sian kapablon kaj talenton en legado kaj skribado, ludante la harpon kaj klavicenon, legante muziknotojn, parolante la francan kaj la germanan, same kiel kudrante kaj trikante. Tiu prezentado de Charlotta Seuerling estis merito por akiri subtenon por la fondita Instituto.

En publika ekzameno de la Instituto antaŭ kvincent gastoj, inkluzive de la reĝino Elisabeth Charlotte de Svedio kaj Norvegio, Charlotta Seuerling prezentis sian propran kanton "Mi, kiu ne ĝuas la plezuron vidi la amatan Reĝinon." Kortuŝita, la reĝino gratulis ŝin pro la kanto, kaj fariĝis la protektanto de la Instituto.

Charlotta verkis kanton por harpo: "Kanto en melankolia momento" (nord-samee Sång i en melankolisk stund), kiu traktis deprimon, perfidon kaj memmortigajn pensojn: “De supre neniu lumradio brilis, Terura estis la nokto, Mallumo ĉirkaŭvolvis min...” Sed la longa poemo finas per la feliĉo de amikeco kiu donas esperon: "...tiam kiel la unua radio de tagiĝo, lumo trarompis la nebulon kaj alvenis amikeco.” Tio sendube reflektis ŝiajn proprajn sentojn kiam la instruado de Borg ŝanĝis ŝian vivon.

Tiu verko iĝis populara dum la 19-a jarcento, publikigita anonime multajn fojojn post 1828; nur en 1852 estis publikita sub ŝia nomo en la kantaro Miniaturvisbok kune kun verkoj de Johan Olof Wallin, Fredrika Bremer kaj Gunnar Wennerberg.

Charlotta Seuerling translokiĝis al Finnlando (1810), revenante al aktorado kun sia patrino. Iom poste ŝi vojaĝis al Sankt-Peterburgo, kie ŝi estis dungita kiel instruistino en la Instituto por blinduloj, sub la direktoreco de la franca pedagogo Valentín Haüy (1745-1822).

La harpo, la manskribitaj leteroj kaj poemoj de Charlotta Seuerling estas konservitaj en la Stokholma Muzika Muzeo. Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 122 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]