Cindrosturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cindrosturno
Cindrosturno
Cindrosturno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Cosmopsarus
Specio: 'C. unicolor'
Cosmopsarus unicolor
(Shelley, 1881)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Cindrosturno (Cosmopsarus unicolor) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj temas pri ĝenerale griza koloro kio pravigas la latinan sciencan nomon “unukolora” kaj apartenas al la sama genro Cosmopsarus kiel la Orbrusta sturno kiu male havas tre belajn kolorojn sulfurflavan en subaj partoj kaj brilpupuraj aŭ brilverdaj respektive en dorso kaj kapo.

Ĝi troviĝas en Kenjo kaj Tanzanio.

Kiel dirite estas ĝenerale griza kun tre nigreca vizaĝo ĉirkaŭ la okulo el la beko kaj ĝis la orelareo. En flugiloj foje videblas malfortaj verdecaj briletoj kaj foje malhelbrunaj nuancoj. Beko kaj kruroj estas nigrecaj. La iriso estas centre iom bruna kaj ĝenerale blanka kaj tre rimarkinda en la nigreca fono. La vosto estas tre longa kaj samkolora kiel la cetero de la korpo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]