Clarice Lispector
Clarice Lispector /klaˈɾi.sɪ liʃˈpɛk.toh/ aŭ /klaˈɾi.sɪ lisˈpɛk.toɾ/ (Ĉeĉelniko, 10-a de decembro 1920 — Rio-de-Ĵanejro, 9-a de decembro 1977) estis verkistino kaj ĵurnalisto, kiu naskiĝis en Ukrainio, sed venis al Brazilo en la frua infanaĝo. Ŝi ne komunikiĝis per la ukraina, tamen, kiam komencis verki, tion faris portugallingve. Krom la portugalan, ŝi bonege parolis aliajn lingvojn, kiel la jidan lingvon, parolitan de ŝia familio, la francan kaj la anglan. Clarice estis tre grava verkistino de konscifluo, ĉar artikolis pri la inseksa situacio en tiu epoko.
Vivo
[redakti | redakti fonton]El juda familio, Clarice venis al Brazilo kiam ŝi havis unu jaron kaj du monatojn kaj ŝia familio alvenis fuĝinte de la hebrea persekutado dum la Rusa Milito. Ŝi venis al Alagoaso, ŝtato kiu poste influis ŝian ĉefan libron, titolitan A hora da estrela (La horo de la stelo), sed post du jaroj ŝi ekloĝis en Pernambuko. Kiam oni demandis ŝin pri Ukrainio, ŝi respondis: "Tie mi laŭvorte neniam tretis: mi estis forportita cervike".
Ŝi edziniĝis al la diplomato Maury Gurgel Valente [Maŭri Gurĵel Valente] kaj havis du filojn: Pedro (1948), kiu naskiĝis en Svedio, kaj Paulo (1953), el Usono. En 1959, ŝi divorcis de Maury, kiu restis en Eŭropo, kaj revenis al Brazilo kun siaj filoj, kaj ekloĝis en Leme, Rio-de-Ĵanejro.
Ŝi mortis pro kancero en la 9-a de decembro, unu tagon antaŭ sia naskiĝtago, mallonge post kiam ŝi verkis A hora da estrela. La enterigo de Clarice okazis en la 11-a de decembro. Ĝis la tago de la morto, malgraŭ la malsano, ŝi diktis frazojn al sia amikino, Olga Borelli.
Stilo kaj resuma analizo de la verkado
[redakti | redakti fonton]La verkado de Lispector traktas momentojn en la vivoj de ŝiaj roluloj, ŝajne malgrandaj momentoj, en kiuj la okazaĵoj prezentitaj estas preskaŭ sensignifaj; Sed, fakte, la interna kaj intima okazo estas tre intensa, kaj la kompleksaj homaj emocioj funkcias en ĝi kun granda intenseco; Tiuj etaj momentoj, do, decidas la sorton de la roluloj, kaj formas ĝin.
La tekstoj de Lispector prezentas diversan inan sperton, kiu inkluzivas rolulojn de infanaĝo, adoleskajn knabinojn kaj precipe virinojn el ĉiuj anguloj de la loĝantaro. De la analfabeta kaj malriĉa enmigrinto, la figuroj de dommastrinoj, verkistoj, artistoj, profesiuloj, dungistoj, ĝis famuloj kaj publikaj figuroj - ili ĉiuj traktas la konstruadon de virineco en la socio en kiu ili vivas kaj kun diversa aŭ normiga ina sekseco.
En intervjuoj kun Lispector ŝi protestis kontraŭ la asociado de ŝia skribo kun ina aŭ feminisma literaturo. Ĝenerale, Lispector insistis pri la unikeco de ŝia skribo kaj ke ŝia verko estu legita kune kun aliaj kanonikaj literaturaj tekstoj kiel ekzemple Joyce kaj Kafka. Tamen oni povas vidi la enprofundiĝon de la verkisto en la brazilan kaj tutmondan inan sperton, kiel en la ĉeffiguro de "Stela Horo". La kapablo de Lispector reprezenti kaj priskribi en ŝia ŝparema kaj preciza lingvo la internan mondon de siaj ĉefrolulinoj invitas feminisman kaj genrakonscian legadon kaj estas eksterordinara voĉo en la brazila literaturo de la 20-a jarcento. Pro tiuj kaj aliaj kialoj feminisma pensulo Hélène Cixous elektis fokusi pri la verkado de Lispector por komponi sian teorion de ina verkado (ofte nomata ekrituro feminina).
Ĉefaj Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Perto do Coração Selvagem (1944): Proksime de la Sovaĝa Koro
- O Lustre (1946): La Lustro
- Laços de Família (1960): Familiaj Rilatoj
- A Maçã no Escuro (1961): La Pomo ĉe la Mallumo
- A Paixão Segundo G.H. (1964): La Pasio Laŭ GH
- Felicidade Clandestina (1971): Kaŝita Feliĉeco
- Água Viva (1973): Viva Akvo
- Onde Estivestes de Noite (1974): Kie Vi Estis Nokte
- A Hora da Estrela (1977): La Horo de la Stelo
- Para não Esquecer (1978): Por ne Forgesi
- Quase de Verdade (1978): Preskaŭ Vera