Columbia (Misurio)
Columbia estas grandurbo en subŝtato Misurio en Usono apartenanta al distrikto Boone. La urbego estas universitata urbo kaj administrejo de la distrikto.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 38° 57′ N 92° 20′ U / 38.950 °N, 92.333 °U (mapo)Koordinatoj: 38° 57′ N 92° 20′ U / 38.950 °N, 92.333 °U (mapo)
- Areo: 156 km²
- Loĝantaro: 110.438 (en 2011)
- Supermara alteco: 215 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 65201-65203, 65205, 65211, 65212, 65215-65218, 65299
- Telefonkodo: 573
Geografio
Columbia situas sur montetaro en la meza parto de Usono, en la sudorienta parto (iom meze) de Misurio. Sankta Luiso troviĝas 190, Kansasurbo 47 km.
Historio
La plej frue indianoj loĝis en tiu ĉi areo. En 1678 francoj alvenis kaj postulis ĉion el Misurio por Francio. En 1818 oni establis vilaĝon. En 1821 la loĝantoj nomis la setlejon Columbia - populara historia nomo por Usono. La universitato (tiutempa kolegio) estis fondita en 1839. La teatro funkcias ekde 1832. Dum la Usona Enlanda Milito la bataloj ne tuŝis la urbon.
Klimato
En Columbia la averaĝa temperaturo varias inter 6-18 °C. La varmo kulminas en julio ofte kun ĉ. 40 °C, inter decembro-marto ofte frostas. Jare pluvas (aŭ neĝas) po 1023 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en majo, plej malofte en januaro.
Trafiko
El Columbia aŭtoŝoseoj kuras al Sankta Luiso kaj Kansasurbo, ĉefvojoj kuras al Jeffersonurbo kaj al nordo. La urbego havas regionan flughavenon kaj fervojon.
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Mattō, Japanio
- Ŝablono:Flagicon Kutaisi, Kartvelio
- Ŝablono:Flagicon Sibiu, Rumanio
- Ŝablono:Flagicon Sunĉeon, Sud-Koreio
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio