Cosimo Bartoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cosimo Bartoli
(1503-1572)
Itala humanisto, filologo, matematikisto kaj diplomato.
Itala humanisto, filologo, matematikisto kaj diplomato.
Persona informo
Naskiĝo 20-a de decembro 1503
en Florenco, Italio
Morto 25-a de oktobro 1572
en Florenco, Italio
Lingvoj itala lingvo [#]
Alma mater Accademia degli Umidi en Florenco
Profesio
Profesio presbiterodiplomato • matematikisto • filologio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Cosimo Bartoli (1503-1572) estis itala humanisto, filologo, matematikisto, tradukisto, diplomato, samtempulo kaj amiko de la arkitekto Giorgio Vasari[1][2] kaj helpis lin pretigi lian publikaĵon "Le Vite de' più eccellenti pittori, scultori, e architettori" (1568). Apud sia multefaka beletra aktiveco li sin dediĉis al vasta gamo da lernobjektoj, tiaj kiaj termezurado, geometrio, beletro kaj historiografio. Li estas rememorigita pro tradukado kaj disvastigado de la traktadoj el Leone Battista Alberti "De statua" publikigita en 1462 kaj "De architectura" represaĵo de Vitruvio kiu manuskriptis ĝin en la jaro 15 a.K.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cosimo Bartoli estis filo de Matteo Bartoli, lernanto de Francesco Verini kaj havis eklektikan kulturon, li estis studemulo kaj tradukisto de Boecio, Alberti kaj Marsilio Fiĉino. Interalie li prizorgis la postmortan publikaĵon pri la "Historio de Eŭropo" farita de Pierfrancesco Giambullari (1495-1555) (kies kopion li sendis al Mikelanĝelo), krom alia verko de Carlo Lenzoni titolita In difesa della lingua Fiorentina, e di Dante 1556.

Li ankaŭ sin dediĉis al la studoj pri Dante, aplikata matematiko, fajnartoj, muziko kaj arkitekturo. Bartoli ankaŭ estis longatempa amiko de Mikelanĝelo al kiu la unua dediĉis verkon.[3] Li ĉiam laboris serve de la Mediĉoj, inter Romo, Florenco kaj Venecio. Intertempe li plenumis iom da ekleziaj taskoj kaj ĝuis kelkajn bonfarojn. Bartoli estis fondinto kaj membro de la "Akademio de la Humiduloj" fondita en Florenco, en la 1-a de novembro 1540.

Bartoli cirkulis en la diplomataj rondoj, inklude kiel sekretario de la kardinalo Giovanni de' Medici (1544-1562) kaj kiel diplomata agento por la Duko Kozimo la 1-a. En sia verko "Ragionamenti accademici" li priskribas kelkajn komponistojn kaj instrumentistojn. Li mencias ekzemple Johannes Ockeghem-on kaj Josquin des Prez-on kiel egalajn al Donatello kaj Mikelanĝelo en iliaj respektivaj artoj, kaj asertis ke Ockeghem kaj Donatello estis antaŭuloj de Josquin kaj Mikelanĝelo.

En sia libro li ankaŭ kritikis la arkitekturon kaj la pentradon, ĉefe fokusante en la artoj de sia naskiĝa Florenco. Kiel studemulo de la idiomo vulgara florenco, li volis pruvis ke ĝi ankaŭ estis taŭga por elesprimi sciencajn enhavaĵojn kaj ne nur beletraĵojn. Per la enkonduko de novaj ortografiaj reguloj li provis alproksimigi la skribitan lingvon de la parolata, kaj aparte rilate al la florenca prononco.

Li estis la unua kiu uzis la ortofonan skribadon por faciligi la elparolon kaj kreis sistemon (kiu tamen ne estis sekvata) kiu distingis pere de pluraj tipografiaj signoj la malfermajn kaj fermajn sonojn de la vokaloj kaj la diversajn intonaciojn pere de vasta uzo de akcentoj kaj uzante kiel ekzemplo eldonon de komento kaj traduko de Marsilio Fiĉino sur la verko "Convito di Platone".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

"La plantoj, la provincoj, la perspektivoj, kaj tutaj aliaj surteraj aferoj", verko eldonita en 1564.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]