Costa Coffee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Costa Coffee
negoco • café chain vd
Dum 1971 - nekonata/nuntempe
Jura formo filio
Sidejo Dunstable
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Dungitoj 19 000
Agokampo kafo
Posedataj kompanioj Costa Express vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Costa Kafo (angle: Costa Coffee) estas la dua plej granda ĉeno de kafejoj en la mondo, post Starbucks, kaj la plej granda en Britio. En januaro 2019, ĝi estis aĉetita de Coca-Cola Company por $ 4.9 miliardoj [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1971, fratoj Bruno kaj Sergio Costa fondis rostadfabrikon de kafo en Londono, kiu liveris siajn produktojn al provizantoj kaj kafejoj en la areo. En 1978 la firmao turnis al podetala komerco kun la malfermo de la unua butiko sur Vauxhall Bridge Road en Londono. En 1995 la komerco estis aĉetita fare de la brita firmao Whitbard kaj iĝis tute posedata filio. En 2009, la 1,000-a filio de la firmao estis malfermita en Cardiff. Poste, Whitbard ankaŭ akiris la ĉenon de kafejoj "Coffeeheaven" kiu funkciigis plejparte en Centra kaj Orienta Eŭropo kaj remarkis la butikojn kiel parto de la Costa ĉeno. Ĉe la fino de 2010, Costa iĝis la gvida kafejĉeno en Britio kun merkatparto de 37.6% (de enspezoj) [2][3].

Hodiaŭ la firmao funkciigas proksimume 3,900 filiojn, la plej grandan parton de ili en Britio, kaj plurcent en Centra kaj Orienta Eŭropo, Mezoriento kaj Ĉinio. Multaj filioj troviĝas en librovendejoj "Waterstones", en vendejoj "WH Smith", en hoteloj de la Marriott-ĉeno, en la brita kinejĉeno "Odown", en la vendejĉeno Tesco, kaj en filioj de Pizza Hut. La plej granda filio en la ĉeno estas en Dubajo kaj havas 320 sidlokojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. COSTA LIMITED overview - Find and update company information - GOV.UK (angle) (28 July 1976). Alirita 13 August 2023.
  2. The Coca-Cola Co completes US$4.9bn Costa Coffee buy (3 January 2019).
  3. Coca-Cola to buy Costa coffee for £3.9bn. BBC News (31 August 2018). Alirita 13 September 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]