Couiza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Couiza
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Aude
Arondismento Limoux
Kantono Couiza
Komunumaro Communauté de communes du Pays de Couiza
Urbestro Jacques Hortala (2008–2014)
Insee-kodo 11103
Poŝtkodo 11190
Demografio
Loĝantaro 1 178 (2009)
Loĝdenso 174 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 42° 56′ N, 2° 15′ O (mapo)42.94142.2528Koordinatoj: 42° 56′ N, 2° 15′ O (mapo)
Alteco 218 ĝis 563 m
Areo 6,77 km2
Situo
Couiza (Francio)
Couiza (Francio)
DEC
Map
vdr

Couiza (prononco [kwiza]) estas franca komunumo situanta en la departemento Aude, en la regiono Langvedoko-Rusiljono.

La loĝantoj nomiĝas france Couizanais.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Couiza trovigas en la alta parto de la valo de Aude 16 km sude de Limoux kaj 13 km norde de Quillan. Ĝi estas ligata kun la villaĝo Montazels dividita per Aude kaj la urbeto Espéraza.

Alveno per SNCF (franca fervoja kompanio) per la Gare de Couiza-Montazels aŭ Gare d'Espéraza de la linio inter Carcassonne kaj Rivesaltes.

Oficiala horaro de decembro 2008

Haltejo trajno n° 1 trajno n° 2 trajno n° 3 trajno n° 4 trajno n° 5
Carcassonne 06h10 09h15 13h26 18h39 18h43
Couiza-Montazels 07h03 10h08 14h19 19h32 19h33

La ĉefstrato D 117 iras norden tra Limoux al Carcassonne kaj suden Barcelono.

Blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono de Couiza

Priskribo de la Blazono de la komunumo : france De sinople aŭ trois billettes d'or posées et rangées en barre. (1696).

Historio[redakti | redakti fonton]

Coiza estas tre antikva kaj estas konata pro la proksimeco al la rivero Atax, menciita per Strabono, Plinius kaj Pomponius Mela.

Dum la mezepoko Couiza estis grava loko de merkato inter la ebeno de Carcassonne kaj la okcidenta parto de Corbières tra Arques kaj Rennes-le-Château.

Dum la milito kontraŭ la kataroj la urbo estis en la manoj de Pierre de Voisins (kiu iĝis ankaŭ mastro de Rennes-le-Château, de Coustaussa, de Arques, de Antugnac kaj de aliaj lokoj en la regiono). Estis menciita "bataille de la Salz" (batalo apud la rivero Sals de kelkaj aŭtoroj de la 19-a jarcento sur la tereno, kiu nomiĝas "Gournet". Oni retrovis konstruaĵojn de armeo, se neniu pruvas, ke fakte okazis batalo tio.

Couiza restis izolita loĝloko kaj vidis multajn invadojn inter la 4-a kaj 18-a jarcento.

Je la fino de la dinastio de Voisins estis konstruita la kastelo en kunago kun la familio Joyeuse. El ĉi tiu familio devenas la Guillaume de Joyeuse, kiu ekloĝis en la jaro 1562 en la kastelo de Couiza. Poste li iĝis episkopo de Alet, kaj lieutenant-général en la jaro 1561 kaj maréchal en 1582. Li estis la estro de la ligue catholique (katolika ligo), kiu organizis la batalon kontraŭ la familio Montmorency kaj la Hugenotoj dum la Francaj militoj pri religio.

Couiza estis la fino de 19-a jarcento ĝis la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento aktiva centro de la ĉapelo-fabrikado, kiu devenis de Bugarach. La kaptitoj el ĉi tiuj vilaĝo lernis dum la 30 jara milito ĉi tiun metion en Pollando. Poste ili konstruis fabrikon en la valo, kiu povis utiligi la naturan energifonton de la rievero Aude. En tiu tempo laboris pli ol 3.000 dungitoj por la ĉapelo-industrio. Hodiaŭ estas ankoraŭ 50.

[1]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
19261962196819751982199019992009
12631126129713141259128711941178

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Château des ducs de Joyeuse (kastelo de la grafoj de Joyeuse) el la 16-a jarcento transformita al hotelo
  • Château des ducs de Joyeuse (kastelo de la grafoj de Joyeuse[2][3]). La kastelo havas kvar rondajn turojn en la anguloj, pordegon el la 17-a jarcento kaj bonege konservitan internan korton. La kastelo estis uzata kiel fabrio kaj funkcias nun kiel hotelo kaj restoracio sub la nomo Les Ducs de Joyeuse.

Konataj personoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Source principale: "Couiza une ville...un canton" André Marcel. Édition "Fondation VILLE DE COUIZA", 1989. 315 pp.
  2. Debant, Robert Château de Couiza, prezentita dum Congrès archéologique de France. 131ème session. Pays de l'Aude. 1973.
  3. Pérouse de Montclos, Jean-Marie Le guide du Patrimoine: Languedoc, Roussilon, Ministère de la Culture, Hachette, Paris (Frankreich) , ISBN 2012423337, 1996; p. 224-225.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]