Csaba László (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun László Csaba!


Csaba László
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1962 (1962-10-04) (61-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

Csaba László [ĉaba lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo László Csaba estas hungara ministro, ekonomikisto, profesoro.

Csaba László [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1962 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Csaba László akiris diplomon en Ekonomia Universitato pri Marx Károly en 1986, kie li doktoriĝis en 1992, fine en la sekva jaro li plulernis en Tokio. Post la diplomo li laboris en ministerio pri financo ĝis 1999 (lastfoje li estis jam subministro), poste li havis signifajn postenojn en bankoj. Ekde 1998 li ankaŭ instruas en universitato. Inter 2002 kaj 2004 li estis ministro pri financo en Kabineto Medgyessy, poste li okupiĝas pri impostoj en privata firmao. Li edziĝis, poste li havis 2 filinojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]