Dénes Gulyás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dénes Gulyás
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1954 (1954-03-31) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraanglaitala
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Infanoj 3
Okupo
Okupo operkantisto • politikisto • muzikinstruisto • komponisto
vdr

Dénes Gulyás [dEneŝ gujAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gulyás Dénes estas hungara operokantisto (tenoro), parlamentano, profesoro.

Dénes Gulyás [1] naskiĝis la 31-an de marto 1954 en Budapeŝto.

Dénes Gulyás en 2015

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dénes Gulyás frekventis industrian lernejon. Li akiris diplomon en Muzikakademio Franz Liszt en 1978. Li komence kantadis en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En la sekva jaro li atingis la 2-an lokon en kantokonkurso en Parma, en 1982 li atingis la unuan lokon en Filadelfio (Pensilvanio). En 1981 li kantis en Carnegie Hall, poste en aliaj signifaj usonaj operejoj (ekzemple en Metropolitan Opera 4 jarojn). Li estis gastkantisto en Hamburgo, Milano, Genova, Bonn, Amsterdamo, Parizo. En Hungario li estis membro de Nacia Teatro (Szeged), li gvidis Teatro Kisfaludy (Győr), li estis muzika konsilisto de Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1995 li instruas en la menciita akademio, kiu jam estas universitato. Li estis parlamenta deputito inter 20062014.

Li havas edzinon, kiu naskis 3 filojn. Li ricevis premion Kossuth en 2016, pli frue ankaŭ 3 aliajn premiojn.

Dénes Gulyás en 2010

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Lia reĝisoraĵo[redakti | redakti fonton]

Liaj elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]