Daŝa Drndich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daŝa Drndich
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1946 (1946-08-10)
en Zagrebo, Socialisma Respubliko Kroatio,  Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Morto 5-an de junio 2018 (2018-06-05) (71-jaraĝa)
en Rijeko,  Kroatio
Mortokialo kancero
Tombo Kozala Cemetery
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioKroatio
Alma mater Southern Illinois University • Universitato de BeogradoUniversitato de Rijeko
Familio
Patro Ljubo Drndić
Parencoj Ante Drndić
Okupo
Okupo tradukistoverkisto
vdr

Dasha Drndich (propralingve: Daša Drndić) n. la 10-an de aŭgusto 1946 en Zagrebo - m. la 5-an de junio 2018 en Rijeka) estas kroata verkistino, literaturrecenzistino, literatura tradukistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi diplomiĝis ĉe la Fakultato de Filozofio de la Universitato de Beogrado. Kun Fulbright-stipendio, ŝi sudis en Southern Illinois University kaj Universitato Case Western Reserve. Ŝi defendis sian disertaĵon en Rijeka pri feminismo kaj politika engaĝiĝo en literaturo. Ŝi instruis modernan britan literaturon kaj literaturajn artojn en la Universitato de Rijeka. Krom prozo ŝi verkis teatraĵojn por radio. Ŝi interalie tradukis Borges, Gombrowicz, Auden, Dalton Trumbo, Thomas Berger kaj aliajn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ŝtono de la ĉielo/la ĉielo de Kamen (1984)
  • Marija Częstochowska još uvijek roni suze ili Umiranje u Torontu (1997)
  • Canzone di guerra (1998; slovena traduko 2011)
  • Totenwande, Zidovi smrti (2000)
  • Doppelgänger (2002)
  • Leica formato, romano (2003; slovena traduko 2011)
  • After Eight, artikoloj pri literaturo (2005)
  • Feministički rukopis ili politička parabola: dramo Lillian Hellman (2006)
  • Sonnenschein - romano (2007, Cyclops Prize of the Poole Book Festival[1] , prioritatita por la Sendependa Premio por tradukita prozo, 2013; slovena traduko 2009, nederlanda kaj pola tradukoj 2010, angla traduko 2011, franca traduko 2013)
  • Aprilo en Berlino / April u Berlinu (2009)
  • Belladonna, romano (2012)[2]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Drndich estis tradukitaj en kelkajn eŭropajn lingvojn. Ŝiaj romanoj kaj radiodramoj gajnis naciajn kaj internaciajn premiojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sa(n)jam knjige u Istri 2007. | Dobitnici 2007.. web.archive.org (2016-03-06). Arkivita el la originalo je 2016-03-06. Alirita 2019-11-02.
  2. Daša Drndić: Pisanjem protiv zaborava - Jutarnji List. www.jutarnji.hr. Arkivita el la originalo je 2019-11-02. Alirita 2019-11-02.