Dauria korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dauria korvo
Dauria korvo
Dauria korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. dauuricus'
Corvus dauuricus
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dauria korvoDauria monedo (Corvus dauuricus) estas birdospecio membro de la familio de Korvedojkorvoj. Ĝi estas tre rilata al la Eŭrazia monedo. La nomo devenas el la regiono DaurioTransbajkalo de orienta Rusio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la sama grando aŭ eble iom pli malgranda (32 cm longa) ol tiu laste menciata specio, kun la samaj proporcioj kaj identaj kutimoj. La ĉefa diferenco estas en la plumaro; multaj sed ne ciuj plenkreskuloj de tiu specio havas grandajn areojn de kremblanka en la plej subaj partoj etende ĝis la kolo kaj nuko kiel dika kolumo. La kapo, gorĝo, flugiloj kaj vosto estas brilnigraj kaj la orelzono estas grizeca. Pli malhelaj plenkreskuloj kaj junuloj similaspektas al la Eŭrazia monedo, kvankam la Dauria korvo havas nigrajn irisojn, malkiel la distingajn grizblankaj irisoj de la Eŭrazia monedo.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio loĝas el la plej suda parto de orienta Siberio suden al Mongolio kaj pli suden ene de Ĉinio. Norde de sia teritorio ĝi migras suden vintre. Ĝi estas rara vintre vizitanto en Koreio, rara sed ĉiujara vintra vizitanto en Japanio, kaj vaganta al Tajvano. Estas nur kelkaj vid-informoj el Okcidenta Eŭropo.

Ĝi loĝas malfermajn arbarojn, rivervalojn kaj malfermajn montetojn kaj montojn. Estas tre socia kaj ofte troviĝas en asocio kun frugilegoj. La ununura alia makulkorveda specio loĝanta la saman regionon estas la ĉinia Kolumkorvo (C. torquatus) sed ĉar tiu estas multe pli granda birdo (ĉirkaŭ samagranda aŭ eĉ iom pli granda ol la Nigra korniko (C. corone)) konfuzo malprobablas.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dieto[redakti | redakti fonton]

La manĝo estas identa al tiu de la Eŭrazia monedo kaj inkludas kultivitajn grenojn, insektojn kaj berojn, kaj manĝas insektojn el animala fekaĵo.

Nestumado[redakti | redakti fonton]

Coloeus dauuricus - (MHNT)

Tiu specio nestumas en arboj kie oni ne povas trovi aliajn taŭgajn truojn kvankam ankaŭ arbokavaĵoj aŭ rokofendoj kaj ruinaj konstruaĵoj estas uzataj. La ovoj estas similaj al tiuj de la Eŭrazia monedo.

Fotoligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]