Monedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭrazia monedo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monedo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Korvo Corvus
Specio: Monedo C. monedula
Corvus monedula
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Enkondukis  Formortinta kaj enkondukis
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Enkondukis
  •  Formortinta kaj enkondukis
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Enkondukis
  •  Formortinta kaj enkondukis
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La monedo (Corvus monedula), konata ankaŭ kiel Eŭrazia monedo, Eŭropa monedo, Okcidenta monedo, aŭ tre simple kiel korveto[1], estas unu el la plej malgrandaj specioj (34–39 cm longa) en la genro de korvoj kaj korakoj. Kiel ĉiuj korvedoj, ĝi estas ĉiomanĝa. Ĝi troviĝas tra Eŭropo, okcidenta Azio kaj Nordafriko. Oni agnoskas kutime kvar subspeciojn.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas birdo de nigra (aŭ griznigra) plumaro kun arĝent- aŭ helgrizaj nuko, vango kaj kolo, kaj tre distinga blanka (aŭ tre helgriza) iriso. Tiu ĉi estas la ununura membro de la genro kiu havas tiun lastan karakteron, krom la Aŭstralia korvo, sed tiu kiel endemismo. La iriso de la junuloj estas helblueca. Plenkreskulo estas 34–39 cm longa, tiele la monedo estas la plej malgranda specio de la genro Corvus.

    Junulo

    Dumfluge, monedoj estas distingeblaj de aliaj korvedoj pro sia malgrando, pli rapidaj kaj profundaj flugilfrapoj kaj proporcie pli mallarĝaj kaj malpli "fingrecaj" flugiloj. Ili ankaŭ havas pli mallongan, dikan kolon, multe pli mallongan bekon kaj ofte flugas en pli densaj aroj. Subflugiloj estas uniforme grizaj, malkiel pirokorakoj.

    Surgrunde, monedoj bombaste kaj vigle promenetas kaj havas staran sintenon.

    Ambaŭ seksoj kaj ĉiuj aĝoj estas similaj.[2]

    Voĉo[redakti | redakti fonton]

    La bleko, metaleca kaj iom ĉirpa, de tiu specio estas distingebla disde tiuj de aliaj korvoj: Kja, kja, kja aŭ "Ĉjak- ĉjak-ĉjak". Ili estas aŭdeblaj birdoj. La alvoko oftas dumfluge. Krome ripoze la birdoj "interbabilas" kaj antaŭ dormi la ripozontaroj faras klukantan bruon. Monedoj ankaŭ havas raŭkan, longan alarmalvokon.

    Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

    Tiuj palearktisaj birdoj kutime renkontiĝas ĉe malnovaj konstruaĵoj aŭ ruinoj, aŭ en naturo sur klifoj. Monedoj estas loĝantaj (ne migrantaj) tra granda areo el Nordokcidenta Afriko tra preskaŭ la tuta Eŭropo, inklude la Britajn Insulojn kaj la sudan Skandinavion, orienten tra la centra Azio al la orienta Himalajo kaj la Lago Bajkal. Ili loĝas tra Turkio, la Kaŭkazo, Irano, Irako, Afganio, Pakistano kaj nordokcidenta Barato.

    La specio havas grandan teritorion, kun ĉirkaŭkalkulita tutmonda etendo de inter 1,000,000 kaj 10,000,000 km². Ili havas grandan tutmondan populacion, kun ĉirkaŭkalkulitaj 10 al 29 milionoj da individuoj nur en Eŭropo..[3]

    Monedoj estas ĉefe ne migrantaj, sed la nordaj kaj orientaj populacioj estas pli migrantaj.[4] Ilia teritorio etendiĝas norden al Rusio kaj Siberio dum somero, kaj remalpliiĝas vintre. Ili estas vintraj vagantoj al Libano, unuafoje konstatata en 1962.[5] En Sirio ili estas vintraj vagantoj kaj estas raraj nemigrantoj kun kelkaj konfirmitaj reproduktadoj.[6] La raso soemmerringii loĝas en la sudcentra Siberio kaj la plej nordokcidenta Ĉinio kaj porokaze en Hokajdo, Japanio.[7]

    Malgranda nombro de monedoj atingis la nordokcidenton de Nordameriko en la 1980aj jaroj, supozeble helpataj de ŝipo, kaj troviĝis el Atlantika Kanado al Pensilvanio.[8] Ili estis vagantoj ankaŭ en Kanado, la Ferooj, Ĝibraltaro, Islando, Maŭritanio kaj Sankta-Piero kaj Mikelono. Monedoj estis malaperintaj el Malto kaj Tunizio.[9] Estis informo, ke ili estis iam en Egiptio.[10]

    Ili loĝas arbarajn stepojn, arbarojn, kultivejojn, paŝtejojn, marbordajn klifojn kaj vilaĝojn kaj urbojn.

    Taksonomio[redakti | redakti fonton]

    La monedo estas unu el la multaj specioj origine priskribataj de Linnaeus en lia verko de la 18a jarcento, nome Systema Naturae, kaj ĝi ankoraŭ portas sian originan nomon Corvus monedula.[11] La nomo de la specio monedula estas la latina vorto por monedo.[12]

    Subspecioj[redakti | redakti fonton]

    Estas kvar agnoskitaj subspecioj[13]. Ĉiuj eŭropaj subspecioj interreproduktiĝas kie iliaj populacioj koincidas.[10] C. m. monedula intermiksiĝas kun C. m. soemmerringii en la transira zono el Finnlando sude tra la Balta Maro, orienta Pollando al Rumanio kaj Kroatio.[4]

    • C. m. monedula (Linnaeus, 1758), la nomiga subspecio, reproduktiĝas en la sudorienta Norvegio, la suda Svedio kaj la norda kaj orienta Danio, kun eventualaj vintrantaj birdoj en Anglio kaj Francio. Ili havas palajn nukon kaj kolflankojn, malhelan gorĝon kaj helgrizan parte kolumon de varia etendo.
    • C. m. spermologus (Vieillot, 1817) loĝas en la okcidenta kaj centra Eŭropo, kaj vintras en la Kanarioj kaj Korsiko. Ĝi estas pli malhela kaj ne havas la blankecan bordon en la bazo de la griza kolumo.[10]
    • C. m. soemmerringii (Fischer, 1811) troviĝas en la nordorienta Eŭropo kaj la norda kaj centra Azio, el la iama Sovetunio al la Lago Bajkal kaj la nordokcidenta Mongolio kaj suden al Turkio, Israelo kaj la orienta Himalajo. Ĝi vintras en Irano kaj la nordokcidenta Barato (Kaŝmiro). Ĝi distingeblas per siaj pli palaj nuko kaj kolflankoj kreante kontrastan nigran kronon kaj pli helan grizan parte kolumon.
    • C. m. cirtensis (Rothschild kaj Hartert, 1912) troviĝas en Maroko kaj Alĝerio en Nordafriko. La plumaro estas pli senkolora kaj uniforme malhelgriza, kun la pli pala nuko malpli distinga.[10]

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Tiu birdospecio estas tre socia kaj moviĝas en paroj (masklo kaj ino) aŭ en malgrandaj al grandaj grupoj, kie la porvivaj paroj restas kunaj ene de la aro. Birdaroj pligrandiĝas aŭtune kaj tiuj grandaj aroj kuniĝas krepuske por komuna ripozado. Ili iĝas sekse maturaj en la unua reprodukta sezono, kaj estas malmulta informo pri "divorco" aŭ eksterpara pariĝado ĉe monedoj, eĉ post multaj reproduktaj malsukcesoj.[14]

    Monedoj ofte kuniĝas kun la Griza korniko (Corvus cornix),[2] kaj dum migrado ofte akompanas la frugilegojn (C. frugilegus).

    Samkiel la pigoj, la monedoj estas konataj por ŝtelado de brilaĵoj kiel juveloj por stokado en nestoj kaj tiu fakto foje aperas en literaturo.

    Manĝado[redakti | redakti fonton]

    Manĝanta monedo vintre en Pollando

    Monedoj ĉefe prenas manĝaĵojn elgrunde sed ili prenas ilin ankaŭ en arboj. Ili manĝas senvertebrulojn el la grundo inter 2 kaj 18 mm longajn, inklude larvojn kaj pupojn de Kurkulioj, Koleopteroj, Dipteroj kaj Papilioj. Helikoj, araneoj kaj aliaj kelkaj insektoj formas parton de ilia animala dieto. Malkiel frugilegoj kaj kornikoj, monedoj ĝenerale ne manĝas kadavraĵojn, kvankam ili manĝas surstrandiĝintajn fiŝojn. La vegetala dieto de monedoj konsistas el farmogreno (hordeo, tritiko kaj aveno), herbosemoj, salikberoj, glanoj kaj variaj kultivitaj fruktoj.[15] Monedoj prenas ankaŭ restaĵojn de homa manĝo en urboj, kaj ankaŭ el birdomanĝejoj pli ol aliaj specioj de la genro Corvus.

    Monedoj uzas diversajn manĝometodojn, kiel saltado, plukado, disigado, grundoplukado, kaj rare fosado. Ili prenas muŝojn el ĉirkaŭ bovekskrementoj per saltado el la grundo aŭ foje falante vertikale el kelkaj metroj super la bovmerdo. Ili kutime ne elfosas vermojn elgrunde sed manĝas ilin el ĵus plugita tero.[15]

    Monedoj praktikas aktivan kunmanĝon, kie la iniciato por transdono venas el donanto, kun nombro de individuoj, sendepende de sekso aŭ parenceco. Ili kunhavas pli da preferata manĝo ol malpli preferata.[16]

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Coloeus monedula - (MHNT)

    Monedoj kutime nestumas en kolonioj en monogamaj paroj kunlaborantaj por loki nestolokon, kiun ili defendos de aliaj paroj kaj predantoj plejparton de la jaro.[14]

    Nestoj estas en arbokavaĵoj, klifoj aŭ ruinitaj, kaj foje neloĝataj, konstruaĵoj, ofte en kamenoj, kaj eĉ en densaj koniferoj. Ili estas famaj pro la uzo de sonorilturoj por nestumado, fakto konstatita en poemo de William Cowper

    A great frequenter of the church,
    Where, bishoplike, he finds a perch,
    And dormitory too.[17]

    (Ofta kliento de preĝejo,
    Kie, kiel episkopo, trovas ripozejon,
    Kaj ankaŭ dormejon.)

    La nestoj estas kutime konstruitaj el paro ŝtopante la kavaĵon per ŝovo de bastonetoj; la nesto estas tiam konstruita sur la formita platformo.[18] Tiu kutimo estas kialo ofte de ŝtopo de kamenoj kaj eĉ foje nestoj, kun monedo ene, falas sur fajrujojn.[19] Nestoplatformoj povas atingi grandan grandon.

    La nestoj estas kovritaj per haroj, tukaĵoj, arboŝelo, grundo kaj multaj aliaj materialoj. Monedoj nestumas en kolonioj kaj ofte ĉe frugilegoj.[20] La ovoj estas mildaj, brilaj kaj palbluaj makuletitaj el malhelbruno, kaj estas ĉirkaŭ 36 x 26 mm. Ovodemetadoj estas kutime de 4-5 ovoj, kiuj estas kovataj de la ino dum 17-18 tagoj, kaj elnestiĝo okazas post 28-35 tagoj, dum kiuj ili estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj.[20]

    Socia kutimaro[redakti | redakti fonton]

    Konrad Lorenz pristudis la komplikajn sociajn interagadojn kiuj okazas en monedaroj kaj publikigis siajn observadojn detale en la libro King Solomon's Ring (La ringo de la reĝo Salomono). Por studi la monedojn, Lorenz metis kolorajn ringojn en la krurojn de la monedoj kiuj loĝis ĉe lia domo en Altenberg, Aŭstrio, por identigi ilin, kaj enkaĝigis ilin por eviti ilian ĉiujaran birdomigradon for de Aŭstrio.

    La libro priskribas liajn observadojn en la strukturoj de hierarkiaj grupoj kaj pri la fortaj ligoj masklo-ino ĉe monedoj; li notis, ke ene de paro ĉiu partnero havas saman rangon en la hierarkio, kaj malaltranga monedino supreniris en la socia ŝtuparo kiam ŝi iĝis "edzino" de altranga masklo.

    Oni observis la monedojn kunhavantajn manĝon kaj aĵojn. Doni manĝaĵojn raras eĉ ĉe simioj, kaj ĉe birdoj okazas ĉefe en la kunteksto de la idoprizorgado. Monedoj montras pli altajn nivelojn de kunhavo de manĝo ol tiuj dokumentitaj en ĉimpanzoj. La celon de tiu kutimaro oni ne bone komprenas, sed oni supozas rilate al mutualismo, interhelpo, reciprokeco kaj malhelpo de malamikeco.[21] Ili defendas sian samgenranojn kiuj estas en danĝero: "La birdoj minacis preterpasantojn ĉe siaj idoj, falintaj el nesto surgrunden, ĝis kiam policanoj prenis ilin por porti al zoologia ĝardeno."

    Monedoj estas tre socia specio for de la reprodukta sezono, ariĝante en grupoj kiuj povas enhavi centojn de birdoj.[18]

    Eventuale tiuj aroj povas fari 'graciajn murdojn', en kiuj malsana aŭ vundita birdo estas ĉikanata ĝis ĝia morto.[18]

    Aliaj monedoj[redakti | redakti fonton]

    Aliaj proksimaj specioj rilataj al la eŭropa monedo estas la daŭria monedo, (Corvus daŭricus) de la orienta Azio. La eŭropa kaj daŭria monedoj kune formas la subgenron Coloeus.

    Kulturaĵoj[redakti | redakti fonton]

    • "Kavka", la ĉeĥa vorto por monedo, estas origino de la familinomo de Franz Kafka.
    • En kelkaj kulturoj, surtegmenta monedo antaŭdiras alvenon de iu; alterne surtegmente nestumanta aŭ elkamene ekfluganta estas mortoprofetaĵo kaj trafi ĝin mort-omeno.[22]
    • Monedo stare sur vento-montrilo de katedralturo profetas pluvon. Ĉeĥa superstiĉo asertas, ke trafi kverelantajn monedojn estas antaŭvido de okazonta milito kaj ke monedoj ne konstruas nestojn ĉe Sázava ĉar ili estis ekziliaj de Sankta Prokopio de Sázava.[23]
    • Antikvaj grekaj aŭtoroj diras, ke monedo, ĉar socia besto, povas esti kaptata helpe de telero el oleo al kiu ĝi falas rigardinte sian propran respegulon.[24]
    • The Ingoldsby Legends (1837) enhavas poemon The Jackdaw of Reims (La monedo de Reims), pri monedo kiu ŝtelas kardinalan ringon kaj iĝas sanktulo.[25]
    • Antikva greka kaj romia proverbo asertas "Cignoj kantos kiam monedoj silentos" signife ke edukitaj aŭ saĝaj homoj parolos kiam fiuloj finparolos.[26]
    • La konata Esperanto-poeto Kalocsay verkis Ezopan fablon "La monedo kaj la pavoj".[27]

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Laŭ PIV - http://vortaro.net/#korveto
    2. 2,0 2,1 R.F. Porter, et al., Birds of the Middle East. Princeton: Princeton University Press, 1996: 405.
    3. Birdlife International. Data Zone. Species factsheet: Corvus monedula. Downloaded 23/11/2008.[rompita ligilo]
    4. 4,0 4,1 Identification and occurrence of "Eastern" Jackdaws in the Netherlands.
    5. Ghassan Ramadan-Jaradi, Thierry Bara kaj Mona Ramadan-Jaradi. "Revised checklist of the birds of Lebanon." Sandgrouse. 2008. 30(1):22-69.
    6. D.A. Murdoch and K.F. Betton. "A checklist of the birds of Syria." Sandgrouse: Supplement 2. 2008: 12.
    7. Mark Brazil. The Birds of East Asia. 2008.
    8. John L. Dunn kaj Jonanthan Alderfer, National Geographic Field Guide to the Birds of North America. 5a eld. Washington, DC: National Geographic Society, 2006. p. 326
    9. The IUCN Red List of Threatened Species: Corvus monedula. Downloaded 23/11/2008.
    10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Goodwin, p. 75
    11. latine Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 105.
    12. Simpson, D.P.. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, Londono: Cassell Ltd., p. 883. ISBN 0-304-52257-0.
    13. GlobalTwitcher.com: Eurasian Jackdaw Corvus monedula.
    14. 14,0 14,1 Nathan J Emery, Amanda M Seed, Auguste M.P von Bayern, and Nicola S Clayton. "Cognitive adaptations of social bonding in birds." Philosophical Transactions of the Royal Society of London: B Biological Sciences. 2007 April 29; 362(1480): 489–505.
    15. 15,0 15,1 J. D. Lockie "The Food and Feeding Behaviour of the Jackdaw, Rook and Carrion Crow." The Journal of Animal Ecology. 25:2 (Nov., 1956), pp. 421-428.
    16. Selvino R. de Kort, Nathan J. Emery and Nicola S. Clayton. "Food sharing in jackdaws, Corvus monedula: what, why and with whom?" Animal Behaviour 72:2 (Aŭgusot 2006): 297-304.
    17. The Poetical Works of William Cowper. Vol. 2. London: William Pickering, 1853. p. 336.
    18. 18,0 18,1 18,2 Wilmore, S. Bruce. Crows, jays, ravens and their relatives. London: David and Charles Ltd, 1977
    19. Greenoak, F. All the birds of the air; the names, lore and literature of British birds. London: Book Club Associates, 1979
    20. 20,0 20,1 British Garden Birds: Jackdaw.
    21. Compartición frecuente de comida y objetos durante la socialización de la Grajilla (Corvus monedula), [1].
    22. Old superstitions: Jackdaw.
    23. Swainson, Charles. Provincial Names and Folk Lore of British Birds. London: Trübner and Co., 1885.
    24. D'Arcy Wentworth Thompson, A Glossary of Greek Birds. Oxford, 1895. p. 89.
    25. Thomas Ingoldsby, The Ingoldsby Legends, Or, Mirth and Marvels, London: Richard Bentley, 1865: p.118-122.
    26. Collected Works of Erasmus: Adages: Ivi1 to Ix100. Traduko de Roger A. Mynors. University of Toronto Press, 1989. p. 314.
    27. http://www.egalite.hu/kalocsay/ezopo.htm

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • Goodwin D.. (1983) Crows of the World. Queensland University Press, St Lucia, Qld. ISBN 0-7022-1015-3.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]