Saltu al enhavo

David Levi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Levi
Persona informo
דוד לוי
Naskiĝo 21-an de decembro 1937 (1937-12-21)
en Rabato
Morto 2-an de junio 2024 (2024-06-02) (86-jaraĝa)
en Bejt Ŝe'an
Religio judismo vd
Lingvoj francahebreaaraba vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Firmigo (Likud) (2003–2006)
Gescher (2001–2003)
Unu Israelo (1999–2001)
Gesher (en) Traduki (1996–1999)
Firmigo (Likud) (1974–1996)
Gahal (en) Traduki (1969–1974) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Maxim Levy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jackie Levy (en) Traduki, Orly Levy-Abekasis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
diplomato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Jerusalemo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David LEVI (hebree דוד לוי, naskita 21-an de decembro 1937, en Rabato, Maroko - mortis la 2-a de junio 2024, en Bejt Ŝe'an, Israelo), estis israela politikisto de la Likud kaj gvida reprezentanto de sefardaj judoj en Israelo [1].

Interalie notindas ke li estis trifoje ministro pri eksteraj aferoj kaj membro de la Kneset de 1969 ĝis 2006 [2].

Alvenante en Israelo en 1959, li komencis sian karieron kiel konstruisto kaj estis socie aktiva por organizi la lukton kaj de laboristoj kaj de senlaboruloj [3]. Tio donis al Levy fruan komencon en lia kariero kiel sindikatisto, kiam li kampanjis por kaj tiam dominis la lokan gvidadon de la Histadrut.

De 1964 ĝis 1977, David Levi estis urbestro de Bejt Ŝe'an, kie li vivis. En 1995, li fondis la Gesher-movadon de kiu li tiam estis la gvidanto. Tiu ĉi formacio aliĝis al Likud dum la parlamentaj elektoj en 1996 kaj ankaŭ partoprenis la balotan aliancon " Unu Israelo " en 1999.

David Levi tenis la pozicion de Ministro de Enmigrado kaj Integriĝo (de 1977 ĝis 1981), Ministro de Konstruo kaj Evoluo (de 1979 ĝis 1990). Li okupis la postenon de ministro pri eksteraj aferoj trifoje (de 1990 ĝis 1992, de 1996 ĝis 1998 kaj de julio 1999 ĝis aŭgusto 2000). Dum lia tempo en registaro, li ankaŭ estis nomumita vicĉefministro kvar fojojn (1981-1984, 1990-1992, 1996-1998 kaj 1999-2000). Li lastfoje okupis ministerian postenon de aprilo ĝis julio 2002.

Li estis patro de dek du filoj, inter aliaj la politikisto Orli Levi [4]. Ĉar multaj el lia familio estas enplektitaj en politiko, loka, regiona kaj nacia, oni konsideras lin kiel fondinto de politika dinastio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]