Davida neĝopasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Davida neĝopasero
Davida neĝopasero
Davida neĝopasero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Montifringilla
Specio: 'M. davidiana'
Montifringilla davidiana
(Verreaux, 1871)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Davida neĝopasero, konata ankaŭ kiel Malgranda neĝopasero (Montifringilla davidiana), estas malgranda paserina birdo de la familio de Paseredoj. Spite la scienca nomo, ĝi estas pasero kaj ne vera fringo.

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Pakistano, Mongolio kaj Rusio. Ties natura habitato estas moderklimata herbejo.

Ĝi estas iom simila al la Afgana neĝopasero. Ĝi havas tre brunan dorson striecan je nigro. La pugo kaj krono estas helbrunaj sen strieco. Kiel ĉe la Afgana neĝopasero, ankaŭ la masklo de tiu specio montras tre markatan nigran maskon kiu pluas suben al la gorĝo, dum la kolo estas pli hela. La subaj partoj estas blankecaj al sablokoloraj. Beko kaj kruroj estas nigrecaj. La flugiloj estas nigraj kun blanka horizontala strio videbla dumfluge.

Referencoj

Eksteraj ligiloj