Departementa domo (Kaposvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Departementa domo estas impona klasikisma historia monumento en Kaposvár, en la urbomezo. Ĝi estas parte muzeo.

Departementa domo en Kaposvár

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1749 Kaposvár estis nomumita definitive ĉefurbo de Somogy (historia departemento), tial oni konstruis barokan teretaĝan departementodomon, kiu estis preta en 1752. En 1770 ĝi estis trakonstruita kaj pligrandigita, sed tiu ne sufiĉis. Inter 1828 kaj 1832 estis konstruita la nun videbla konstruaĵo, dum la konstruado en alo funkciis la unua presejo de la urbo. Josip Jelačić okupis la domegon dum la Hungara revolucio de 1848, imperiestro Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) vizitis la domegon en 1852, poste Miklós Horthy estis tie trifoje, ĉefministro Gyula Gömbös en 1935. En 1905 oni aranĝis tie industriartan ekspozicion havantan tutlandan famon. Ligiĝas al la historio parolado de grafo Kázmér Batthyány en 1845, aktorado de Lujza Blaha en 1878, paroladoj de episkopo Ottokár Prohászka en 1920, poeto Lőrinc Szabó en 1947. En la 1980-aj jaroj muzeo ricevis la domon, la departementa administrado okazis en alia loko, sed en 2011 la administrado revenis. En 2015 oni trakonstruis la korton, poste oni aranĝas en la korto kulturajn eventojn.

Bildoj pri memortabuloj de Departementa domo (Kaposvár)
memortabulo pri grafo Ferenc Széchényi de 2010, kiu estis departementestro
Memortabulo pri Gáspár Noszlopy
Memortabulo pri Sándor Latinka



Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Fasado de la duetaĝa departementa domo situas laŭ trotuaro de la ĉefvojo. En mezo de la fasado en la unua etaĝo longa balkono etendiĝas, malantaŭe estas la ĉefĉambro (ankaŭ en la 2-a etaĝo). La plej supre timpano kun blazono estas videblaj. Sur la ekstera muro memortabuloj pri famuloj estas videblaj. Interne menciindas pentraĵoj pri Pál Somssich de 1884, István Tisza de 1923, skulptaĵoj pri Francisko Jozefo la 1-a kaj Elizabeto de Aŭstrio-Hungario de 1903.

Fontoj[redakti | redakti fonton]