Dia Koncilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dia Koncilio antaŭ la diluvo. Cizaĵo en la Metamorfozoj de Ovidio.
Dia Koncilio. Skizo de Peter Paul Rubens (1577–1640).

Dia KoncilioDia Asembleo estas ofte citata en la politeistaj religioj kaj foje, iamaniere, ankaŭ en la Biblio.

Historiaj originoj[redakti | redakti fonton]

La koncepto pri “dia asembleo” (aŭ ”dia koncilio”) estas atestata en la arkaikaj panteonoj de Sumeroj kaj Akada Imperio, en tiuj de antikvaj Babilono kaj Egipto kaj Kanaano kaj Grekio kaj Latianoj kaj Keltoj kaj en diversaj aliaj mitologioj. La priskriboj pri tiuj asembleoj leĝiĝas precipe en la mezopotamia literaturo: ĉi-tie la dia koncilio, gvidita de la supera dio Anu, kunvokiĝas por alfronti diversajn problemojn.[1] .[2]

Dia komcilio en Olimpo: Hermeso kun sia patrino Maia, Apolono ludanta gitaron, Dionizo kaj menado. 500 jaroj a.K.

Tekstoj kaj bibliaj referencoj[redakti | redakti fonton]

En la Biblio legiĝas diversaj rakontoj en kiu Javeo prezidas grandajn asembleojn, nome "ĉielaj rotoj". Iuj interpretas tiujn asembleojn kiel ekzemplojn de Dia Koncilio. Tamen diferenco rimarkindas. En la Malnova Testamento la identeco de la partoprenantaj membroj estas multe pli obskura ol tiu de la politeista medio. Ankaŭ en tio la izraelaj verkistoj kapablis esprimi la unikecon de sia Dio Javeo.

  • En la Biblio, kaj precize en la psalmo 82,1, estas menciate tiel: " Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas.". Tiuj “dioj kaj anaro” estas taksata metaforo por indiki “anĝelojn kreitajn de Dio mem.
  • En la biblia 2 Reĝoj 22,19, la profeto Miĥao vizias pri Dio sidanta meze de la "tuta ĉiela armeanaro" kiu lin ĉirkaŭas, dekstre kaj maldekstre. Javeo demandas kiu trompos Aĥabon kaj spirito alproksimiĝas sin proponante. Tio estas interpretata kiel kazo de dia koncilio. Sed alia interpreto vidas en tiui membroj anĝeloj kaj do ne propra dia konciiio ĉar la anĝeloj estas estuloj kreita de Dio-
  • Ankaŭ en Ijob 1, 6 (“ Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis inter ili ankaŭ Satano...”) estas aludate pri “dia asembleo”, sed ĉi-kaze ekzegezistoj jam unuanimas en la konkludos ke temas pri prisaĝa romano kaj, do, pri literatura elpensaĵo ekstere de la vero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Katharine Sakenfeld (ed.), The New Interpreter's Dictionary of the Bible Volume 2, p. 145, Abingdon Press, Nashville.
  2. David N. Freedman (cur.), The Anchor Bible Dictionary, Volume 2, p. 120, Doubleday, New York..

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]