Dictionarium Museologicum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dictionarium Museologicum
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Dictionarium Museologicum (latine, en Esperanto "muzeologia vortaro", alilingve ekzemple angle Dictionary of museology, france Dictionnaire de muséogie, hispane Diccionario museológico kaj ruse Музейный словарь, Muzejnyj slovar) estis la unua projekto de internacia, plurlingva terminaro de muzeologio, pli ekzakte 20-lingva terminaro por 1623 muzeologiaj nocioj, presata en formato 18 oble 25 centimetroj, kun fortika kovrilo, sur 829 paĝoj. Ĝi aperis en 1986 en Budapeŝto, eldonata de Hungaria Esperanto-Asocio kaj de terminologia laborgrupo de la Internacia Konsilio de Muzeoj (ICOM), en la angla, franca, hispana, rusa, germana, bulgara, ĉeĥa, dana, finna, hungara, itala, nederlanda, norvega, pola, portugala, rumana, serba, slovaka, sveda kaj en Esperanto.[1][2] Ĉefredaktoroj estis la hungaraj muzeologoj István Éri kaj Béla Végh, kaj kunlaboris pluraj pliaj esperantlingvaj fakuloj, inter ili la etnologo kaj muzea direktoro Tibor Sekelj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]