Diskuto:Dua mondmilito III/1942

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La jaro 1942 prezentis rompan jaron de la milito. La koalicioj jam formiĝis kaj estis maksimume evidente, ke se la potencoj de Akso rapidige ne eluzos sian armean superforton kaj strategian iniciativon, atendas ilin malvenko, ĉar iliaj kontraŭuloj disponis per grandega superforto en industria, homaj kaj materialaj fontoj. Akso bezonis rapidan venkon antaŭ ol eklaboros grandegaj industriaj potencialoj de Usono, rapide transformitaj al la milita produktado. Tiu ĉi fakto diktis grandamplekse agadojn de Germanio kaj Japanio, ambaŭ membroj de Akso.
Dekomence tio aspektis por ili ankoraŭ promeseme, Germanio ekkomencis novan ampleksan ofensivon en suda parto de la orienta batalfronto atingante kulminajn sukcesojn en bataloj kontraŭ aliancanaj provizŝipoj, pro kio ĝi alproksimigis Grandan Brition al nura rando de kolapso. Japanio denove kolektis riĉajn fruktojn de sia ofensivo, komencita fine de la pasinta jaro. Tamen, baldaŭ komencis montriĝi, ke ambaŭ flankoj trotaksis siajn fortojn. La germanaj soldataroj jam ne plu kapablis transiri en ofensivon en la tuta orienta batalfronto kaj ili ne ricevis sufiĉe da fortoj por la mediteranea kaj la afrika militejoj. Dekomence espera antaŭenpaŝo tra suda Rusio kaj al Kaŭkazio haltis dank' al sensencaj surstrataj bataloj en Stalingrado, kiu tiel fariĝis okazejo de decida renkontiĝo de Granda patriota milito. Ironie estas, ke se la germanaj fortoj anstataŭ rekta atako kontraŭ la urbo decidiĝis ĉirkaŭigi la urbon, evidente ili sukcesis tion sen pli grandaj perdoj, sed Hitler ĉi tie realigis sian vizion, ke la urbo devas esti konkerita kiel eble plej baldaŭ per rekta atako. La germana antaŭenpaŝo estis haltigita kaj en Norda Afriko kaj en la orienta batalfronto kaj fine de la jaro grandega kontraŭsturmo de Ruĝa Armeo (operaco Uranus) ĉirkaŭigis grandajn germanajn fortojn en Stalingrado kaj tue disbatis la germana batalfronton ekde suda Belorusio ĝis Kaŭkazio. La minaco de ĉirkaŭigo kaj neniigo nun ŝvebis super ĉiuj germanaj taĉmentoj en tiuj ĉi regionoj kaj ĝi eldevigis ampleksan retiriĝon ĝis profundejo de Ukrainio.
Sur pacifika batalfronto la japanaj fortoj senĉese rapide antaŭenpaŝis. La 19-an de januaro kapitulacis Britia Borneo (Saravako kaj Brunejo), la 23-an de januaro estis konkerita Rabaul, la 15-an de februaro kapitulacis Singapuro kaj la 9-an de marto kapitulacis Javo. Al la kapitulaco de Javo antaŭis kelke da bataloj. En bataloj Makasara markolo, en Badunga markolo, en Java Maro, en Sunda markolo kaj en batalo ĉe Bawean japanoj venkis. La venka militiro de japanoj daŭrigis plu. En marto ili konkeris Bukaon, Bougainville-on kaj Ŝortlandajn insulojn, la 23-an de marto ili konkeris Andamanojn. Krom tio ili elŝipiĝis en Nov-Gvineo en Lae kaj Salamauy. La 9-an de aprilo kapitulacis Battan kaj la 6-an de majo kapitulacis Corregidor - lasta rezisto sur Filipinoj. Dum komenco de la jaro japanoj entreprenis ankaŭ kelke da signifaj aviadilatakoj, nome la 19-an de februaro aviadilatako kontraŭ Darwin (Aŭstralio) kaj la 5-an de aprilo kaj la 9-an de aprilo aviadilatakoj kontraŭ Cejlono. Unusola pli signifa agado de usonanoj estis aviadilatako de 16 bombaviadiloj B-26 kontraŭ Tokio la 18-an de aprilo. Poste la situacio komenciĝis turniĝi, ĉar antaŭenpaŝo de la japanaj surteraj taĉmentoj estis haltigita en enlando de insulo Nov-Gvineo kaj la surmaraj fortoj ne kapablis rompi reziston de la aliancana maristaro, kun kiu ili kunpuŝiĝis en batalo en Korala Maro. La japanaj maristaj fortoj kaŭzis longe planitan decidan batalon kontraŭ usonaj aviadilŝipoj ĉe Midway, sed kontraŭ supozoj ili suferis en ĝi erigan malvenkon kaj ilia atakema potencialo falis tiom, ke jam ne plu ekzistis ia espero por sukcesa gvidado de ataka surmara milito de pli granda amplekso - de tiu ĉi momento Japanio estis sur strategia nivelo antaŭdestinita al pasiveco kaj al iompostioma falo, kvankam ĝi povis ankoraŭ ian tempon sukcese ataki sur la azia tero. Unusola japana sukceso en operaco Midway estis konkero de insuloj Atto kaj Kisko (Aleŭtoj). La 7-an de aŭgusto usonaj taĉmentoj elŝipiĝis ĉe Guadalcanal, per kio komenciĝis senpardonaj bataloj je tiu ĉi insulo, kiuj finiĝis nur la 7-a de februaro per evakuado de japanoj. Dum kampanjo de Guadalcanal okazis tiuj ĉi surmaraj bataloj: la 8-an de aŭgusto batalo ĉe insulo Savo, la 24-an de aŭgusto batalo ĉe orientaj Salomonoj, la 11-a ĝis la 12-a de oktobro batalo ĉe kabo Esperanza, la 26-an de oktobro batalo ĉe insuloj Santa Cruz, la 13-a ĝis la 15-a de novembro batalo ĉe Guadalcanal, la 30-an de novembro batalo ĉe Tassafaronga kaj la 29-a ĝis la 30-a de januaro 1943 batalo ĉe insulo de Rennell.


reiru al la ĉefpaĝo