Batalo de Orientaj Salomonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usonaj aviadilŝipoj Wasp (antaŭe), Saratoga, kaj Enterprise (fone) operacantaj en Pacifiko sude de Guadalcanal la 12an de Aŭgusto 1942.

La Batalo de Orientaj Salomonoj (konata ankaŭ kiel Batalo de la insuloj Stewart kaj, en japanaj fontoj, kiel Dua Batalo de Salomona Maro), estis marbatalo kiu okazis la 24an–25an de Aŭgusto 1942, kaj estis la tria batalo de aviadilŝipoj en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito kaj la dua plej granda konflikto luktata inter la Usona Mararmeo kaj la Imperia Japana Mararmeo dum la kampanjo de Guadalcanal. Kiel en la bataloj de Korala Maro kaj Midway, la ŝipoj de ambaŭ flankoj rare intervidiĝis aŭ pafis unu kontraŭ la alia. Anstataŭe, preskaŭ ĉiuj atakoj el ambaŭ flankoj estis faritaj per aviadiloj ĉu el la aviadilŝipoj ĉu el teraj bazoj.

Post kelkaj damaĝaj aeratakoj, la ŝiparmeaj surfacaj batalantoj kaj el Usono kaj el Japanio retiriĝis el la batalareo sen sekurigi klaran venkon. Tamen, Usono kaj la Aliancanoj akiris taktikan kaj strategian avantaĝon. La perdoj de Japanio estis pli grandaj kaj inkludis dekduojn da aviadiloj kun espertaj avianaroj. Fakte japanoj perdis ĉirkaŭ 75 aviadilojn, dum Aliancanoj ĉirkaŭ 20.

Krome, la japanaj plifortigoj intencitaj por Guadalcanal estis prokratistaj kaj finfine liveritaj per militŝipoj anstataŭ per transportaj ŝipoj, kio donis al Aliancanoj pli da tempo por prepariĝi kontraŭ la japana kontraŭofensivo kaj eviti ke la japanoj surterigu pezan artilerion, municion, kaj aliajn gravajn liveraĵojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Coombe, Jack D. (1991). Derailing the Tokyo Express. Harrisburg, Pennsylvania: Stackpole. ISBN 0-8117-3030-1.
  • Evans, David C. (Editor); Raizo Tanaka (1986). "The Struggle for Guadalcanal". The Japanese Navy in World War II: In the Words of Former Japanese Naval Officers (2nd ed.). Annapolis, Maryland: Naval Institute Press. ISBN 0-87021-316-4.
  • Frank, Richard B. (1990). Guadalcanal: The Definitive Account of the Landmark Battle. New York: Penguin Group. ISBN 0-14-016561-4.
  • Hammel, Eric (1999). Carrier Clash: The Invasion of Guadalcanal & The Battle of the Eastern Solomons August 1942. St. Paul, Minnesota, USA: Zenith Press. ISBN 0-7603-2052-7.
  • Hammel, Eric (1988). Guadalcanal: Decision at Sea : The Naval Battle of Guadalcanal, Nov. 13–15, 1942. (CA): Pacifica Press. ISBN 0-517-56952-3.
  • Hara, Tameichi (1961). Japanese Destroyer Captain. New York & Toronto: Ballantine Books. ISBN 0-345-27894-1.