Diskuto:Francisko (papo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kontribuoj de Englishnotbritish sajnas al mi almenaŭ gramatike kontrolindaj. Eĉ se la angla (eble kontraste al la brita) ne havas refleksivon kaj havas akuzativon nur en pronomoj, eble necesas poluri la artikolon. Sed ĉar temas pri la plej nova ŝtatestro de la mondo, mi ne volas marki la artikolon kiel tian. – Umbert' (diskuto) 20:52, 13 Mar. 2013 (UTC)

Tiuj kontribuoj sendube estis faritaj per maŝintradukilo (supozeble WikiTrans) kaj krude, nepolurite, enmetitaj en la artikolon. Tion ni ne povas permesi al ni, des malpli en artikolo tiel aktuala kaj rigardata kiel tiu ĉi nun, ĉar tiam Vikipedio nur rekonfirmos sian aspekton kiel lingva rubujo en la okuloj de la legantaj nevikipediistoj. Mi do forigis ĝin. Krome, la kontribuo ŝajnis al mi tendenca, celanta intence reliefigi nur kelkajn aspektojn (pri kiuj aldone la eklezio restas sufiĉe firma kaj kiuj tiel estas propraj al la ofico de papo ĝenerale, do ne speciala por li) kaj dume silentante pri aliaj, pli por la artikolo esencaj informoj, kiel ekz. lia vivresumo. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:14, 13 Mar. 2013 (UTC)

Aldone, pro jam okazinta atako de vandaloj (kaj similaj atakoj okazantaj ĉe aliaj vikipedioj, kiuj kondutis same) mi por unu semajno ŝlosis la artikolon antaŭ neensalutintaj uzantoj. Estas bona videbligo de esperanto, se frue pri tiu ĉi aktuala temo ekestas artikolo, sed samtempe venas al tiu temo multaj homoj, kiuj volas fiagi, kaj trovante aliajn artikolojn jam ŝlositaj, ili emas agi ĉe nia vikipedio (kiel jam la protokolo montras – dankon al tiuj, kiuj regule forigadis la vandalaĵojn!). Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:19, 13 Mar. 2013 (UTC)

Bonvolu legi komentojn, aliajn vikipediojn! La nomo estas ĝusta laŭ sciigo de la Vatikano. Narvalo (diskuto) 22:57, 13 Mar. 2013 (UTC)
Mi tute ne kontraŭas alinomon de la artikolo kaj dankas al vi pro tio, Narvalo. Konfuzas min nur, ke vi skribas pri ĝi sub mia komento pri ŝloso de la artikolo. Por rekonfirmi: Mi ne ŝlosis ĝin por protekti ties nomon (tiu nuna efektive estas pli bona, mi konsentas), sed nur por protekti ĝin de atakoj de anonimaj vandaloj. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:12, 13 Mar. 2013 (UTC)

Nomŝanĝo[redakti fonton]

Por mi la nomo de la artikolo ne estas tre grava, sed mi ja preferus havi unuecajn nomojn en Vikipedio. Jam la neunueco pri papoj estas konsiderinda, ekzistas ekzemple:

  1. Papo Antero
  2. Bonifaco la 4-a
  3. Hilario
  4. Nikolao la 1-a (papo)

La pliparto de la artikoloj sekvas la skemon 2 aŭ 4, tial mi ne ĝojas, ke Narvalo ŝanĝis la franciskan artikolo al skemo 1. Mi preferus, se la papaj artikoloj sekvus la saman skemon kiel tiuj pri aliaj regantoj, kiuj uzas nur antaŭnomon, ekzemple Elizabeto la 2-a (Britio). Mi ne insistas pri indiko de la lando Vatikano, sed akceptas anstataŭe la precizigon "(papo)". Do laŭ la 4-a skemo.

Laste, ni ne forgesu, ke laŭ la nuna skemo necesos ŝanĝi la nomon de la artikolo, kiam dua papo elektos la nomon Francisko.

-- Aisano (diskuto) 19:17, 14 Mar. 2013 (UTC)

Se oni elektos la duan papon kun nomo Francisko en 1000 jaroj, vikipedio kaj eĉ ni ne plu ekzistas!!!! Komence ĉiu vikipedio uzis la formon Francisko la 1-a, sed oficiale ne aperas en lia nomo la latina vorto (primus - unua), do preskaŭ ĈIU vikipedio ŝanĝis la nomon al la nuna formo. Bonvolu ekrigardi la diskutpaĝon de la koncernaj vikipedioj, se vi parolas iun grandan lingvon. Mi ne kontraŭas la formon Francisko (papo) kaj alinomigon de Hilario al Hilario (papo) kaj same Antero (papo).Narvalo (diskuto) 21:09, 14 Mar. 2013 (UTC)
vidu ekz. se reĝo havas unikan nomon inter la regantoj, oni ne aldonas ke li estas la 1-a el tiuj nomportantoj, ekz. Kolomano (Hungario).Narvalo (diskuto) 21:09, 14 Mar. 2013 (UTC)
Neniu scias kiam oni elektos la duan papon kun nomo Francisko - tute ne certas ke daŭrus 1000 jarojn: konatas ke ekzemple post la morto de unua papo kun nomo "Johano Paŭlo" sen ajna intertempo tuj sekvis "Johano Paŭlo la 2-a"; eble tiel estos tuj ankaŭ post morto aŭ abdiko de papo Francisko. Sed kompreneble Narvalo pravas, ke formo "Francisko la 1-a (papo)" strangas, dum kiam ne ekzistas pliaj papoj de nomo Francisko. La formo "Francisko (papo)" do estas tute bona. Laŭ mi, nun ne necesas nomi la paĝon Hilario "Hilario (papo)", ĉar ĝis nun ne ekzistas risko de vikipedia konfuzo, sed la paĝonomo Antero (papo) bonvenigindas, ĉar la simpla vorto antero eĉ ne signas personan nomon, sed biologian koncepton. Paĝonomo "Hilario (papo)" tamen necesus se iu verkus artikolon pri la persona nomo Hilario ĝenerale; tio sencus kaj bonvenus, sed ĝis kiam ne estas tia artikolo, ne necesas aldono de precizigo inter krampoj en la nomo de la pripapa artikolo. ThomasPusch (diskuto) 00:10, 15 Mar. 2013 (UTC)
Mi malfavoras plian nom-ŝanĝon. Ni sekvu la ekzemplon de la angla vikipedio. --Dominik (diskuto) 00:30, 15 Mar. 2013 (UTC)
La esperanta vikipedio fakte havas regulojn pri nomado de artikoloj. Vi facile trovos ilin se vi iomete serĉas. Laŭ tiuj reguloj la unua skemo, kiel Papo Antero, estas entute neuzenda. Mi ĵus korektis la lastajn restantajn tiajn papojn. La apartigilon "(papo)" ni aldonas kiam ĝi necesas - kaj en tiu ĉi kazo ĝi ja nepre necesas. Nek Francisko nek Francisko la 1-a taŭgas sen apartigilo por la papo, devas esti Francisko (papo)Francisko la 1-a (papo). Ĉu uzi aŭ ne uzi la numeron "la 1-a", tio tamen ne estas demando interna por nia vikipedio, sed tiurilate ni sekvu la efektivan nomadon de tiu papo en la mondo ekster Vikipedio. Ŝajnas nun ke lia propra prefero kaj la oficiala vatikana nomado estas por "Francisko" sen numero, kaj la ĝenerala lingvouzo stabiliĝos al tio, tiukaze la ĝusta vikipedia artikolnomo estos Francisko (papo). – Moldur (diskuto) 21:49, 15 Mar. 2013 (UTC)
Ekzakte. Mi pensas ke nun sufiĉe multas la argumentado por pravigi nomiĝon Francisko (papo), kun alidirektigo de "papo Francisko" tien. ThomasPusch (diskuto) 23:39, 19 Mar. 2013 (UTC)

La unua parolado -- ne por Vikipedio[redakti fonton]

Kiom ajn interesa estas lia unua parolado, ĝi estas ege probable ne publika havaĵo, kaj same la traduko de IKUE. Eĉ se ĝi ne estus aŭtorrajte protektata, ĝi iru al Vikifontoj. En Vikipedio necesas, miaopinie, forigi ĝin. -- Aisano (diskuto) 19:19, 14 Mar. 2013 (UTC)

Ankaŭ min ties ĉeesto surprizis. Mi do ĵus anstataŭigis la tradukaĵon per propravorta resumo de la parolado. Dankon pro la instigo. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 20:12, 18 Mar. 2013 (UTC)
Dankon, Marek. Bona solvo. ThomasPusch (diskuto) 23:40, 19 Mar. 2013 (UTC)