Diskuto:Honorado de sanktuloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vere la vorto "venerado" ekzistas en Esperanto en tiu senco? Mi suspektas ke tiu estas misformo, erare enkondukita de iu kiu ne bone regis la lingvon. "Venero" estas alia nomformo de la diino Venus. La artikolo ŝajnas esti pli-malpli laŭvorte esperantigita el la itala. Anstataŭ "venerado" devus esti ekz-e adorado, honorado, kultado aŭ simile. Ĉu iu lingvospertulo povus tion kontroli? Dankon! Sincere, Moldur (diskuto) 16:40, 9 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

@Moldur: Vi tute pravas: venera laŭ PIV temas pri la diino aŭ pri malsanoj komunikeblaj per seksa kuniĝo, la veneraj malsanoj, ĉar Venuso konsideriĝis virino tiom erotika, ke la malsanoj kiujn eblas ekhavi pro erotikumo portas ŝian nomon. Centprocente la adorado de sanktuloj en tiu teksto (itale Venerazione) neniel rilatas al Sifiliso kaj parencaj malsanoj!!! ThomasPusch (diskuto) 01:27, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi nun eltranĉis la ne-vorton, kvankam tio eĉ ne tiom simplas, ĉar la teksto vivas nur pro la demagogia antagonismo inter du konceptoj, nigro kaj blanko, kiuj nun ambaŭ nomatas adorado (tion eblus eviti, se oni ankoraŭ enkondukus antagonismon inter "adorado de Dio" kaj "kultado de sanktuloj kaj objektoj". Sed gravas substreki en la teksto, pli diplomatie ol mi nun faras, ke ĉio tio ne estas objektivaj observoj, nur demagogiaj diferencigoj de teologoj sufiĉe for de la realo). Tamen ankaŭ post tio ankoraŭ ekzistas pluraj tre dubindaj teksteroj. Bonvolu tralegi mian krudan tekston kaj eble plu plibonigi ĝin. Mi dirus ke mi ne jam poluris la tekston, nur forhakis, kaj eble krude ĉizis ĝin en formon pli-malpli jam tolereblan. Mi nun provizore formetas la martelon. ThomasPusch (diskuto) 02:04, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Tiun ĉi tekston antaŭ 2016 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. ThomasPusch (diskuto) 01:20, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Nomo de la artikolo[redakti fonton]

Taŭga termino por ĉi tiu artikolo povas esti:

  • Honorado de sanktuloj, aŭ ankaŭ
  • Kultado de sanktuloj.

Kompreneble ni ne uzu la fuŝan ne-vorton *veneri. Sed ankaŭ "adori" ĉi tie ne konvenas. Mi komprenas el pluraj fontoj ke kristana (katolika) doktrino nepre distingas inter adorado (sole al Dio) kaj honorado al sanktuloj.

Koran dankon ThomasPusch por via martelado kaj forigo de la plej krudaj fuŝoj! Por plua plibonigo, mi tamen proponas forĵeti la nunan tekston kun ĉiuj strangaĵoj kaj anstataŭi ĝin per tute nova (kaj alinomigi ĝin). Mi provis reverki la artikolon. Ĝi estas plene nova versio, malpli longa, bazita ĉefe sur la sveda kaj la angla Vikipedio, kaj preskaŭ neniom sur la teksto de Ludovica. La partojn pri aliaj religioj mi tute lasis for, ĉar mi havas tute neniujn fontojn por kontroli ilian fidindecon. - Moldur (diskuto) 17:26, 23 okt. 2023

Jen:[redakti fonton]

Honorado de sanktulojkultado de sanktuloj estas la ago montri specialan honoron aŭ respekton al persono (forpasinta, plej ofte sanktulobeatulo, kaj multe pli malofte, vivanta) aŭ al sankta objekto (ekzemple, al relikvo).

La latina vorto por tiu koncepto, veneratio, simile en la itala, venerazione, kaj en aliaj eŭropaj lingvoj, devenas el la latina verbo venerare, kiu signifas montri riverencon kaj respekton. Tiu vorto devenas el la sama radiko de la nomo Venuso, la diino de la amo de la antikva roma panteono.[1]

Honorado de sanktuloj estas praktikata en kristanismo, sed ankaŭ aliaj gravaj religioj praktikas ĝin en iuj branĉoj.

Honorado de sanktuloj en kristanismo[redakti fonton]

Honorado en Noto (Sicilio) ĉe statuo de Konrado de Piaĉenco, nomata Sankta Konrado

En kristanismo, speciale en romkatolikismo kaj ortodoksismo, oni honoras sanktulojn, sed oni ne adoras ilin – sole Dio estas adorata[2], do objekto de adorado, latria (greke λατρεία). Kredantoj povas peti sanktulon pri porpeto ĉe Dio. La sanktuloj estas konsiderataj troviĝi, post sia morto, proksime de Dio, kie ili povas peti por la kredantoj. Ili estas objekto de honorado, dulia (greke δουλεία).

Maria havas elstaran pozicion inter kristanaj sanktuloj kaj estas objekto de speciala honorado, hyperdulia (greke ‘υπερδουλεια) laŭ la katolika doktrino de "Dipatrino". La distingoj inter latria, hyperdulia kaj dulia ekestis dum la 3-a kaj 4-a jarcento kaj estis precizigitaj ĉe la Dua koncilio de Niceo en 787.

La romkatolika eklezio, la ortodoksaj kaj la orientaj katolikaj eklezioj ĉiuj havas ian proceduron, la kanonizon, por formale agnoski ke iu persono estas sanktulo kaj inda je honorado. Kredantoj povas, ekz-e, kliniĝi au krucosigni antaŭ bildo au relikvo de la sanktulo por montri sian respekton. Ili povas fari pilgrimadon al ties dediĉita sanktejo kaj festi dum ties tago de festo, kaj povas direkti siajn porpetojn al la sanktulo.

Kelkaj protestantaj eklezioj praktikas honoradon de sanktuloj, sed multaj ne faras tion.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]

Referencoj[redakti fonton]

  1. Identigita pli poste kun la greka Afrodito.
  2. Vi katoliker tillber endast Gud, "Ni katolikoj adoras sole Dion", Johannes Forsblom, 2011-05-11. svede

[[Kategorio:Sanktuloj|*]] [[Kategorio:Religio]] [[Kategorio:Kristana teologio]] [[Kategorio:Religiaj konceptoj]]


Bone, mi konsentas. Ĉar tiu teksto ne estas komplete nova teksto, sed havas multon almenaŭ de mia hieraŭa martelado, per kiu mi klopodis savi la senesperan antaŭan tekston, mi samopinias ke konsekvencas plu alinomi la provizotan titolon de hieraŭ, "adorado de sanktuloj", al nova titolo "Honorado de sanktuloj", kaj tien enkopii la nove kunmetitan tekston (ne malfermi tute novan fadenon, kiu poste ŝajnigas ke la nova teksto el vakuo ekestis la 23-an de oktobro 2023). Tion faru prefere vi, ĉar vi estas la ĉefa aŭtoro de la nova kunmetaĵo (de mi ja nur estis miaj tekstoblokoj, kiujn vi transprenis).

Aparte de tio, mi volas ankoraŭ substreki, ke tre gravas, kiel sendube same opinias vi, ke la tre nekutimaj latinaj terminoj latria kaj dulia nepre estas latinlingvaj, kaj ne kiel ĝis nun laŭ la ideoj de Ludovica estas mise "novinventitaj esperantaj vortoj" "Latrio" (mi ne povas eviti vidi la esperantan vorton latrino en tiu ne-vorto, kvankam mi komprenas ke la "n" estas diferenco, sed sendube vorto "latrio" ne ekzistas en Esperanto, tial la cerbo aŭtomate serĉas similajn vortojn ekzistajn, kiun iu komencanto eble misformigis al tajperaro) kaj "Dulio". Do necesas sanĝi la koncernajn du tekstojn kaj forigi la o-finajcojn en la titoloj.

Kaj due ĝenas min, ke la vikipedia teksto adorado tiom akcentas la katolikan kaj ortodoksan komprenon de la vorto. Laŭ PIV la normala vortradiko "ador/" havas tri signifojn, el kiuj nur la unua rilatas al religio, kaj la dua kaj tria tute ne. Mi ŝanĝos la artikolon, por reflekti tiujn tri signifojn samrange, kaj ne lasi ke ni pie cenzuras la ne-sufiĉe-vatikanan vortaron PIV kaj tralasas nur, aŭ plej akcentas, la vatikanan kaj ortodoksan komprenon de la vorto, kvankam adori same povas esti en plej normala vivo, ke knabineto freneze ŝatas rokkantiston (kiu, almenaŭ laŭ la Vatikano, tute ne estas Dio). Do la tekston adorado mi adaptos al la klarigoj de PIV, kaj pri la nova teksto de "honorado de sanktuloj" mi tute konsentas. ThomasPusch (diskuto) 17:02, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Tre bone, dankon! Jes, mi faros. Pri viaj aliaj proponoj – dulia, latria, adorado – mi ankaŭ plene konsentas. - Amike via Moldur (diskuto) 17:48, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]