Diskuto:Inuitoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Efektive la kutima nomo en Esperanto ne estas "inuko", sed "inuito". La formo "inuito" estas registrita interalie en la Nova PIV.

Unue, la fakto ke formo aperas en PIV neniel signifas ke ĝi estas la "kutima" nomo. Due, d-ro Norvell, kiu konvinkis la redaktorojn de PIV 2002 enmeti la terminon "inuito", lastatempe informis esperanto-ca, la retgrupo de kanadaj esperantistoj, ke li proponis tiun formon por ke entute estu io alia ol "eskimo" kaj ne multe pripensis la ĝustecon de la formo; sekve, se tiuj kiuj parolas (Esperante) pri ĉi tiu popolo povas uzi la etimologie pli ĝusta formo "inuko" se ili deziras. (Vikipediisto:Kanadano 2006.11.15)

Ŝajnas pli bone konservi "eskimo" kiel tegmentan terminon por "inuitoj" kaj "jupikoj" (kaj aliaj eskimaj popoloj).

La artikolo asertas, ke en Kanado oni ne plu uzas la vorton "Eskimo". Tio apenaŭ estas ĝusta. Multaj, interalie multaj eskimoj mem, plu uzadas tiun vorton, kaj vidas en ĝi nenion malbonan (bone, ke en la artikolo ne menciiĝas la - plej verŝajne erara, sed oftege citata - etimologio "manĝanto de kruda viando").

Estas ja troigo diri ke en Kanado oni ne plu uzas la vorton "eskimo", sed vero tamen estas ke tiuj kanadanoj kiuj scias ion pri ĉi tiu popolo kaj atente elektas siajn vortojn ĝenerale evitas la vorton "eskimo". (Vikipediisto:Kanadano 2006.11.15)

Ĉu ni kreu super-artikolon Eskimoj? Mi ne scias, sed intertempe almenaŭ korektis ĉiujn "inuko"jn al la ĝusta "inuito". Mi ankaŭ alidirektigis la "inuktitutan lingvon" al la pli esperanteca, logika "inuita lingvo". Kp. "Eŭska lingvo" el "la Eŭskoj", kvankam kelkaj esperantistoj emis sekvi la nacilingvojn, skribante la "Euŝkera lingvo" aŭ "Eŭskara lingvo".

Pri pluralo ĉe etnonomo: Laŭ mi, tio ĝustas kaj preferindas. Etno ja estas grupo aŭ aro da individuoj, kaj paroli pri unu "inuito" al mi ŝajnas nenature, malgraŭ ke la sufikso -j plie devojigas la titolon de la nuda radiko INUIT. Sed, denove, Vikipedio ne estas vortaro kaj do ne necesas konscie krei titolojn proksimajn al la vortoradikoj. En nacilingvaj enciklopedioj oni kutime trovas la pluralajn formojn - do, "eŭskoj" kaj "inuitoj" anstataŭ "eŭsko" kaj "inuito".

En la Vikipedio Chuck SMITH reprezentis tendencon singularigi ĉiujn pluraltitolojn. Tamen mi ofte sentis ke tio kontraŭlogikas: kiu volas trovi informojn pri "gravaj esperantistoj" aŭ "famaj aŭtoroj" ĝuste serĉas tiel. "Grava esperantisto" kaj "Fama aŭtoro" sonas kiel vortaraj difinoj.

Do, mi proponas plivastigi la okan punkton de Nomoj de titoloj:

8. Uzu la singularon: Ludo, ne Ludoj. Vi povas alligi kiel [[Ludo]]j, kiu montriĝas Ludoj.

La pluralon uzu nur en la sekvaj kazoj:

Kelkfoje pli naturas uzi la sufikson -ar-: Hindeŭropa lingvaro.


Do, kion opinias la aliaj?

--Bab (kiu antaŭe nomis sin "Bjørn" Bab 11:39, 5. Okt 2006 (UTC))


Al mi plaĉas la propono de Bjørn. Ĝi ŝajnas kongrui kun la ordinara praktiko en enciklopedioj, ka j ŝajnas ĝenerale oportuna. Bertilo WENNERGREN


Al mia propono mi volas aldoni:

Kiel ĉiu nordiano esperantista scias, "Norvega Esperantisto" estas gazeto de la norvegaj esperantistoj.

Mi vidas, ke lastatempe ekfloris tiaj artikoloj kiaj Nederlanda Esperantisto ktp. Se ni ŝanĝu la okan punkton de Nomoj de titoloj, ni ankaŭ ŝanĝu tiujn.

Dankon pro via subteno, Bertilo! Nu, kion opinias la aliaj? Kaj kion opinias vi, Chuck SMITH?

-- Bab

Se la komunumo volas (kiel ŝajnas), ŝanĝu ĉi tiel. Mi pensas ke tia diskuto pli taŭgas ĉe Nomoj de titoloj --Chuck SMITH


Efektive la diskuto glitis iom. Ĉiuokaze mi nun inkluzivigis la Bjørn-ajn regulojn en la paĝon Nomoj de titoloj, kaj kaptis la okazon iom prilabori tiun paĝon. Bertilow 20:54, 11. Mar 2003 (UTC)


Bonege! Mi ŝatus ankaŭ aldoni iom el la "ofta opinio" de la artikolo Esperantigo de nomoj al sub "Esperantigo de Nomoj" en Nomoj de titoloj...

--Bab (kiu antaŭe nomis sin "Bjørn" Bab 11:39, 5. Okt 2006 (UTC))


Bona ideo, Bjørn, sed necesas korekti la jenan eraron:

Elizabeth TAYLORNelson MANDELA estas Elizabeth TAYLOR aŭ Nelson MANDELA kie ajn oni iros.

En iuj lingvoj, ekz. la Litova, oni adaptas ankaŭ tiajn nomojn. En la Litova tio okazas 100%-e.

Bertilow 14:00, 12. Mar 2003 (UTC)

Inuitoj kaj Eskimoj[redakti fonton]

Intertempe ekzistas la artikolo Eskimoj. La artikolo Inuitoj limigu sin al la inuitoj. Se estas en ordo por ĉiuj, mi provas translokigi la informojn de la artikolo Inuitoj al la artikolo Eskimo kie tio havas sencon. --Bel Air (diskuto) 02:19, 31 Aŭg. 2014 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: Inuitoj kaj Eskimoj ja havas multe komunan sencon. Tamen, ili estas malsamaj kaj ambaŭ estas memstareblaj kiel ekzistas ĉiu vikidatumo (d:Q189975 k d:Q131242). Sen kunigi ni plibonigu.--Salatonbv (diskuto) 05:52, 31 Aŭg. 2014 (UTC)