Distrikto Zwickauer Land
Distrikto Zwickauer Land | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Landkreis Zwickauer Land | ||
Landkreis | |||
Administrado | |||
Estas parto de | Saksio | ||
Administra centro | Werdau | ||
Demografio | |||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2004) | 130,109 | ||
Loĝdenso | 255 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 511,09 km² | ||
Distrikto Zwickauer Land sur la mapo de Saksio | |||
Geografia situo | 50° 43′ 48″ N, 12° 22′ 48″ O (mapo)50.7312.38Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 50° 43′ 48″ N, 12° 22′ 48″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Kodoj | |||
Aŭtaj kodoj | Z | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Distrikto Zwickauer Land [+] | ||
La Distrikto Zwickauer Land (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Chemnitzer Land kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Zwickau kunfandiĝis al nova distrikto Zwickau. La distrikto apartenis al la administra distriktaro Chemnitz, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Zwickau apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
La urbo Werdau estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 511,09 km² loĝis 130 109 homoj; do meznombre 255 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la Distrikto Zwickauer Land estas signita per 22.
Najbaraj distriktoj ĝis julio 2008 estis nordoriente Chemnitzer Land, oriente Stollberg, sude Aue-Schwarzenberg, sudokcidente Vogtland, okcidente kaj norde la turingiaj distriktoj Greiz kaj Altenburger Land. La distrikto Zwickauer Land preskaŭ komplete ĉirkaŭis la ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 eksterdistriktan urbon (germane: kreisfreie Stadt) Zwickau.
Eksteraj ligiloj
grekeOficiala retejo, germanlingva grekeRetokatalogo por la regiono, germanlingva
|