Divido per nulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko, la divido per nulo estas divido en kiu la divizoro estas egala al nulo, kaj kiu ne havas bone difinitan rezulton. En aritmetiko kaj algebro, ĝi estas konsiderata «sendifinaĵo», kaj ĝia malbona uzo povas rezulti en ŝajnaj matematikaj paradoksoj. En matematika analizo, ofte oni trovas limesojn en kiuj la denominatoro tendencas al nulo. Kelkaj el tiuj kazoj estas nomitaj «sendeterminaĵoj», sed foje eblas kalkuli la valoron de tiu limeso.

Oni evitu konfuzon de tiu koncepto kun tiu de la nuldivizoroj kiuj ekzistas en kelkaj matematikaj ringoj (specife tiuj kiuj ne estas integrecaj ringoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Weisstein, Eric W. «Division by Zero». En Weisstein, Eric W, eld. MathWorld (en angla). Wolfram Research.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo División por cero en la hispana Vikipedio.