Dobra komunumo (Krimeo)
Dobra komunumo | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | ruse Добровский сельский совет ukraine Добрівська сільська рада krime-tatare Mamut Sultan köy şurası | ||
rural council of Ukraine • kampara loĝloko en Rusio | |||
Administrado | |||
Lando | Ukrainio | ||
Estas parto de | Simferopola distrikto | ||
Inkludas | 12 vilaĝojn | ||
Administra centro | Dobro | ||
Politiko | |||
Estro | Igor Viktoroviĉ BUDANOV (2013) | ||
Demografio | |||
Oficialaj lingvoj | ukraina (oficiala), rusa (fakte oficiala), krime-tatara | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) | 20 485 | ||
Loĝdenso | 66,1 loĝ./km² | ||
Plej multnombraj nacioj | rusoj, ukrainoj, krime-tataroj | ||
Geografio | |||
Areo | 310 km² (31 000 ha) | ||
Maksimuma alto | ĉ. 1100 m | ||
Averaĝaj altoj | ĉ. 700 m | ||
Minimuma alto | ĉ. 350 m | ||
Dobra komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto | |||
Geografia situo | 44° 51′ 0″ N, 34° 17′ 0″ O (mapo)44.8534.283333333333Koordinatoj: 44° 51′ 0″ N, 34° 17′ 0″ O (mapo) | ||
| |||
Hor-zono | UTC+2 | ||
Kodoj | |||
Telefona kodo | +380-652 | ||
ISO 3166-2 | UA | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
Dobra komunumo (ruse Добровский сельский совет, ukraine Добрівська сільська рада, krime-tatare Mamut Sultan köy şurası) estas unu el la komunumoj de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Dobro.
La Dobra komunumo kovras la areon de 31 mil hektaroj[1]. Ĝia loĝantaro laŭ la censo de la jaro 2001 estis 20485 homoj[2]. La kvanto de deputitoj en la komunuma konsilio estas 36 homoj.
La komunumo troviĝas en la sud-orienta parto de la Simferopola distrikto en la valo de la rivero Salgiro laŭlonge de la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto. En la suda parto de la komunumo troviĝas la malsupra ebenaĵo de la monto Ĉatirdago, tial la altoj ene de la komunumo tre varias. Okcidente la komunumo najbaras la Perovan komunumon, nord-okcidente — la Simferopolan municipon, norde — la Trudovan kaj Mazankan komunumojn, oriente ĝi limas la Belogorskan distrikton, sude — la Aluŝtan municipon.
Konsisto de la komunumo
[redakti | redakti fonton]Al la komunumo apartenas 12 vilaĝoj. En la suba listo de la vilaĝoj parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-1949.
- Dobro (Mamut Sultan)
- Ansdrusovo (Tahta Cami)
- Ĉajkovsko (Tirke)
- Fersmanovo (Totayköy)
- Krasnoleso (Tavel)
- Lozovo (Eski Orda)
- Mramorno (Büyük Yanköy)
- Perevalno (Anğara)
- Petropavlovko
- Pionersko (Colman)
- Privolno (Tavşan Bazar)
- Zareĉno (Şumhay)
La oficiala adreso de la komunuma konsilio estas: 97571, Krimeo, Simferopolskij rajon, s. Dobroje, ul. Pobedi 11.
Socia vivo kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj ekonomiaj entreprenoj apartenas al la agrikultura sektoro; krome en la komunumo aktivas 3 minejoj. En la komunumo troviĝas kvin mezlernejoj, kelkaj kluboj kaj bibliotekoj, du antaŭlernejoj, kelkaj medicinaj institucioj[1].
En la komunumo troviĝas kelkaj popularaj vidindaĵoj: la Ruĝa kaverno, la Marmora kaverno kaj la kaverno Eminebairĥosaro. Tra la komunumo pasas la interurba trolebusa linio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2013-09-22 .
- ↑ Oficialaj informoj pri la Dobra komunumo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-09-22 .
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝaro de la Dobra komunumo (ruse). silrada.org.ua. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2013-09-22 .
- Oficialaj informoj pri la Dobra komunumo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-09-22 .
- Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2013-09-22 .