Pionersko (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Pionersko
ruse Пионерское
ukraine Піонерське
krime-tatare Colman
Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo
Sin escudo.png
Apartenas al: Simferopola distrikto, Dobra komunumo
Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 12′ O44.89166666666734.191666666667Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 12′ O
Averaĝa alto super la marnivelo: ~350 m
Areo: 7,1 km²
Loĝantaro: 7061 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97576
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Ĝolman (ĝis 1945)

Oficiala paĝaro nekonata

Pionersko (Krimeo)
DMS
Pionersko
Pionersko
Situo de Pionersko sur la mapo de Krimeo
Pionersko (Simferopola distrikto)
DMS
Pionersko
Pionersko
Situo de Pionersko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Pionersko en la Komunejo
v  d  r
Information icon.svg
La restaĵoj de la bieno de grafino Montgenêt en Pionersko
La restaĵoj de la moskeo Eski-Saraj

Pionersko (ruse Пионерское, ukraine Піонерське, krime-tatare Colman) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 7061 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Ĝolman.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la valo de la rivero Salgiro (ĉefe sur ĝia maldekstra bordo) ĉe la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto 4 kilometrojn for de Simferopolo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Dobro (sudoriente) kaj Fersmanovo (nordokcidente).

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de la vilaĝo oni trovis multajn malnovepokajn restaĵojn de la homa aktivado, kiuj atestas, ke la ĉirkaŭaj teritorioj estis loĝataj jam en la antikva tempo. La vilaĝo mem sur la nuna loko aperis en la 15a jarcento p. K.[2] Tiam ĝin konsistigis tri apartaj vilaĝetoj, nomataj Kilburun, Ĝalman kaj Eski-Saraj, kiuj poste iom post iom kreskis kaj unuiĝis.

La unua skriba mencio pri la vilaĝoj, situantaj sur tiu ĉi loko (sub la nomoj Iĉki Ĝolman kaj Tatar Ĝolman) aperas en la jaro 1784. Meze de la 19a jarcento la vilaĝo ege malgrandiĝis pro amasa elmigro de la krime-tatara loĝantaro en Turkion. Ekde la jaro 1923 la vilaĝo apartenas al la Simferopola distrikto.

Maje 1944 post la deporto de la krime-tatara popolo la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. Por kompensi mankon de loĝantoj oni organizis transloĝigon de la kampara loĝantaro el la Vinica provinco de Ukrainio. Laŭ la decido de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la 21an de aŭgusto 1945 la vilaĝo estis alinomita kiel Pionerskoje[3] (la nomo en la rusa signifas laŭvorte "(la) pionira"). En la 1990-aj jaroj la loĝantaro de la vilaĝo rimarkinde kreskis pro la amasa reveno de la deportitaj krime-tataroj.

Dinamiko de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1926 — 214 homoj (176 rusoj, 26 grekoj, 7 ukrainoj, 3 judoj, 1 krime-tataro)
  • 1939 — 335 homoj
  • 2001 — 7061 homoj

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 7061 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 7477 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 710,3 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 1787.

La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. En la vilaĝo funkcias panbakejo, antaŭlernejo, klubo, malsanulejo, kelkaj vendejoj. Pionersko estas ligita al Simferopolo per busa trafiko. Krome, tra la vilaĝo pasas la interurba trolebusa linio Simferopolo-Jalto.

La vilaĝo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estas riĉaj je historiaj vidindaĵoj, kiuj tamen ne estas tre famaj aŭ popularaj. Interalie, ĉi tie troviĝas la ruinoj de la mezepoka moskeo Eski-Saraj (14a jarcento)[4][5], ruinoj de la bieno de grafino Montgenêt (la biendomo estis konstruita en la 1880-aj jaroj)[6][7], la restaĵoj de skita setlejo, kiu ekzistis proksimume en la 1a-4a jarcentoj p. K.[8][9], kaj la restaĵoj de la bieno Kilburun, kiu apartenis al la Krimea guberniestro Nikolaj Ivanoviĉ Perovskij, la avo de fama rusia revoluciistino Sofia Perovskaja, kiu pasigis en tiu ĉi bieno kelkajn jarojn de sia juneco[10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Pionersko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-09-23.
  2. 2,0 2,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-09-23.
  3. La tekstoj de la ordonoj pri alinomado de Krimeaj loĝlokoj kaj regionoj (alirita la 23an de septembro 2013)
  4. Moskeo Eski-Saraj (ruse). archiportal.crimea.ua. Alirita 2013-09-23.
  5. Moskeo Eski-Saraj (ruse). family-travel.narod.ru. Alirita 2013-09-23.
  6. Bieno de grafino Montgenêt (ruse). bike-crimea.com. Alirita 2013-09-23.
  7. Kastelo de Montgenêt. Paĝoj de la historio (ruse). krimoved.crimea.ua. Alirita 2013-09-23.
  8. Ĝalmana setlejo (ruse). kudarom.ru. Alirita 2013-09-23.
  9. Setlejo Ĝalman (ruse). visitua.info. Alirita 2013-09-23.
  10. Pioniraj enigmoj (ruse). krimoved.crimea.ua. Alirita 2013-09-23.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje